El Popola Ĉinio>头条新闻>

Grandrapidaj fervojoj kovras 95% da ĉinaj urboj

| 2021-08-25
Bookmark and Share


La 24-an de aŭgusto la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio okazigis gazetaran konferencon por diskonigi situacion de transporta sekureco por konstruado de modere prospera socio kaj respondi demandojn de raportistoj.


Li Xiaopeng, ministro pri transporto, diris, ke la ampleksa transport-reto de Ĉinio pliboniĝas. La skeleto de la transport-reto kun ses aksoj, sep koridoroj kaj ok kanaloj estis primare formita. Grandrapidaj fervojoj kovras pli ol 95% da urboj, kiuj havas pli ol unu milionon da loĝantoj, dum la rapidaj aŭtovojoj kovras pli ol 98% da urboj kun pli ol 200 mil loĝantoj. Flughavenoj por civila transporto kovras pli ol 92% da guberni-nivelaj urboj.


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments