El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ludanto de havaja gitaro en parko

| 2021-08-25
Bookmark and Share



Post emeritiĝo, multaj ĉinaj maljunuloj prizorgas siajn genepojn kaj faras hejmlaborojn, kio estas eĉ pli peza ol la laboro antaŭ emeritiĝo. Iuj emeritoj elektas vojaĝi kun familianoj aŭ amikoj al aliaj lokoj por plivastigi siajn horizontojn. Hodiaŭ mi prezentas al vi emeriton. Antaŭ nelonge mi konis lin en Yuyuantan-parko de Pekino, dum li estis ludanta elektran havajan gitaron. Lia vivo post emeritiĝo estas plena kaj ĝoja. Li estas 63-jara Yang Jun. Antaŭ tri jaroj li retiriĝis el la posteno de laboratoria helpanto en iu pekina hospitalo.



Post emeritiĝo li havas pli da libera tempo. Li daŭrigas la amon al fotado kaj samtempe reprenas la ŝatokupon pri ludado de elektra havaja gitaro, kiun li ege ŝatas ekde juneco. Por plibonigi sian ludadon, li trovis instruiston, kiu loĝas en la urbo Xiamen en suda Ĉinio. Perinterrete li lernas de sia instruisto kaj konatiĝas kun homoj el diversaj lokoj de Ĉinio, kiuj havas la saman hobion. Ili aŭ rete diskutas pri ludlerteco aŭ kolektiĝas en parkoj por grupa ludado. Videaĵoj pri lia ludado estas facile troveblaj en vide-apoj. Pro tio, li akiris multajn fanojn.



En la 1960aj jaroj, la elektra havaja gitaro furoris en Ĉinio, kaj iom post iom ĝi malaperis. Antaŭ kelkaj jaroj ĝi denove populariĝis. Nun la rondo de ĝiaj ŝatantoj estas malgranda, kaj ili estas ĉefe mezaĝuloj kaj maljunuloj.


Jen ni ĝuu lian muzik-fragmenton el la konata havaj-gitara muziko "Perlaj konkoj", kaj perceptu la unikan ĉarmon de la muzikilo!


 Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments