El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tibeto: De sklavecbazita teokratio al socialisma liberigo

| 2021-08-23
Bookmark and Share


Ĉi-jare oni memorfestas la 70-jariĝon de la paca liberigo de Tibeto. Ĝi estis ja liberiga procezo, ĉar ĝi temas pri ŝlosila momento, kiam regiono de la lando liberiĝis de teokratia reĝimo bazita sur sklavlaboro, kie ekzemple virinoj ne rajtis iri al lernejo aŭ universitato, kaj malfermiĝis vojo al la konstruado de socio bazita sur socialismaj principoj.


La nuna momento estas tre oportuna por respondi plurajn demandojn, inkluzive de tiuj rilataj al la interesoj de imperiismo en Tibeto. Tiuj interesoj tute ne rilatas al defendo de "demokratio" kaj "homaj rajtoj". Antaŭ ol paroli pri la grandega socia kaj homa progreso en Tibeto, indas komenti pri la strategia naturo de la regiono por montri la realajn interesojn de fremda imperiismo pri Tibeto.


Laŭ geopolitika vidpunkto, la situo de Tibeto havas altan strategian gravecon. Ĝi estas la plej alta regiono en la mondo kaj ludas fundamentan rolon por ligi Ĉinion kun la Suda Azio kaj aliaj lokoj. Ĝi havas landlimojn kun Barato, Nepalo, Butano, Birmo k.s. Ĝi estas privilegia punkto por lanĉi misilojn kaj raketojn, kaj estas temo eĉ pli delikata: Tibeto rekte rilatas al akvoprovizado al tuta Ĉinio. La tibeta altebenaĵo estas la fonto de la plej gravaj riveroj de Azio (la Flava Rivero, Jangzio, Lancang-rivero, Induso kaj Gango).


Malgraŭ tio, ke Tibeto estas parto de Ĉinio jam de pli ol 700 jaroj, pro ĝia strategia situo, ne hazarde inter la sepa kaj la dudeka jarcento mongoloj, hindoj kaj angloj provis regi la regionon. Inter la fino de la dua mondmilito (1945) kaj la fondo de la Ĉina Popola Respubliko (1949), Usono daŭrigis la kampanjojn financitajn de Anglio celante la apartigon de Tibeto disde Ĉinio. Antaŭ tiu realo, estis devo de la popola registaro instalita en 1949 tuj certigi la hegemonion de la lando sur la tibeta altebenaĵo, antaŭenigante la reunuiĝon de la lando kaj kreante pli grandan strategian sekurecon.


En 1951 la liberigo de Tibeto estis finita. Komenciĝis la demokratiaj reformoj, celantaj disdonadon de agroj inter kamparanoj, liberigon de virinoj kaj disiĝon inter ŝtato kaj religio, sed kompreneble tio ne okazis sen konfliktoj. Inter 1956 kaj 1959, secesiaj grupoj armitaj kaj trejnitaj de la usona CIA (Centra Informkolekta Agentejo) atakis trupojn de la ĉina registaro kaj publikajn konstruaĵojn. La provo restarigi la sklavecbazitan teokration malsukcesis en 1959. Jen grava ekzemplo de la liberigo de servutuloj kaj sklavoj: Inter la 301 delegitoj de la unua Regiona Asembleo de Tibeto en 1965, 226 estis tibetanoj, plejparte eks-servutuloj kaj eks-sklavoj.


De tiam, humana kaj socia progreso en Tibeto estas okulfrapaj kaj nepridubindaj. En 1959 MEP de Tibeto estis je 174 milionoj da juanoj, kaj en 2020 tiu atingis 190 miliardojn da juanoj. En 2020 ĝia ekonomia kresko estis je 7.8%. Ĉi tiu ekonomia agado reflektas pli bonajn vivkondiĉojn de la loĝantaro de Tibeto. En 1951, 95% de la tibeta loĝantaro estis analfabetoj. En 2015, 99% de la loĝantoj de Tibeto kun la aĝo inter 15 kaj 60 jaroj estis alfabetigitaj. La rapida konstruado de transportaj linioj, kiel la qinghai-tibeta fervojo kaj ampleksa reto de aŭtovojoj, impulsis rapidan ekonomian disvolviĝon de la regiono. En 1959, agrikulturo konsistigis ĉirkaŭ 70% de la tibeta ekonomia produktado, kontraŭ nur 7% en 2020.


La vivdaŭro de tibetanoj en 1951 estis nur 35.5 jaroj. En 2019 ĝi atingis 71.1 jarojn. La indico pri postnaska morto de patrinoj malkreskis al 48 po 100 000 naskoj, kaj la infana mortindico malpliiĝis al 7.6 po milo da novnaskitoj.


Profesoro Elias Jabbour, aŭtoro de tiu ĉi artikolo


Restas longa vojo trairota al plena humana kaj socia progreso en Tibeto, kies paca liberigo estas historia faro. La mondo devas konscii, ke defendo de "sendependa Tibeto" signifas defendi teokration kaj sklavbazitan reĝimon. Socialismo savis Ĉinion. Socialismo savis Tibeton!


Verkis: Elias Jabbour, profesoro ĉe la Fakultato pri Ekonomiko de la Universitato de la subŝtato Rio-de-Ĵanejro (FCE-UERJ)


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: ĈRI




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments