【E-radio】  Interagnosko de Ĉinio kaj Francio pri stirpermesiloj

| 2021-08-20
Bookmark and Share



Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


– Interagnosko de Ĉinio kaj Francio pri stirpermesiloj

– Ĉinio ellaboris novan materialon, kiu povas grati diamanton

– Marsveturilo Zhurong plenumis sian planitan taskon

– Disiĝis kontraǔleĝa hongkonga organizo "Civila Homrajta Fronto"


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!


– Interagnosko de Ĉinio kaj Francio pri stirpermesiloj


Ĉinio kaj Francio subskribis interkonsenton pri reciproka agnosko de ambaǔflankaj stirpermesiloj.


Laǔ la interkonsento, ambaǔ landoj agnoskos validecon de stirpermesiloj emisiitaj de la alia flanko. Por tiuj personoj, kiuj restados en la alia lando dum malpli ol unu jaro, ambaǔ flankoj agnoskos la stirpermesilojn; tiuj, kiuj restados pli longe, povos senekzamene peti stirpermesilon en la loĝlando.


– Ĉinio ellaboris novan materialon, kiu povas grati diamanton


Laŭ raporto de la nacia laboratorio pri metastabilaj materialoj en Yanshan-universitato de la provinco Hebei, norda Ĉinio en la 14-a de aŭgusto, esploristoj ellaboris novan materialon en vitra stato, kiu povas grati diamanton. Ili diris, ke la nove disvolvita malmola materialo, nomita AM-III, estas proksime same malmola kiel diamanto, ĉar ĝi havas malmolecon de 113 GPa laŭ la malmoleca skalo de Vickers.


– Marsveturilo Zhurong plenumis sian planitan taskon


La ĉina marsveturilo Zhurong surmarsiĝis en la 15-a de majo. Ĝis la 15-a de aŭgusto Zhurong kuris sur la surfaco de Marso dum 90 marsaj tagoj, ekivalentaj al ĉirkaŭ 92 teraj tagoj, veturis sume 889 metrojn kaj akiris proksimume 10 GB da datumoj. Ĝi plenumis sian planitan taskon, bonstatas kaj plu laboros.


–  Disiĝis kontraǔleĝa hongkonga organizo "Civila Homrajta Fronto"


La 15-an de aǔgusto estis anoncita disiĝo de la hongkonga kontraǔleĝa organizo "Civi-la Homrajta Fronto", kiu longe malordigis Hongkongon. En sia libro Regado de Ĉinio (Xi Jinping: Regado de Ĉinio), ĉina prezidanto Xi Jinping klarigas, ke Hongkongo estas parto de la ĉina regad-sistemo, sekve ĝi ankaŭ devas priatenti la disvolviĝon de la tuta lando kaj gardi la nacian sekurecon.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments