El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio sendas 251 sportistojn al Tokiaj Paralimpikoj

| 2021-08-20
Bookmark and Share


Ĉinio sendas 251 sportistojn al la baldaŭaj Tokiaj Paralimpikoj.


Ili konkuros en 20 el la 22 sportoj, rekordo en la nombro de paralimpikaj sportoj ekster Ĉinio.


Ĉi-jare ĉinaj sportistoj partoprenos en nove aldonitaj ludoj, kiel taekvondo kaj badmintono.


La ĉinaj sportistoj al Tokio devenis de diversaj rondoj, kiel kamparanoj, lernantoj, ŝtatoficistoj kaj tiel plu.


La averaĝa aĝo estas 27.5 jaroj. Inter ili la 16-jara naĝisto Jiang Yuyan estas la plej juna kaj la 56-jara tablotenisa ludanto Zhao Ping -- la plej maljuna.


Ĉirkaŭ 4 400 sportistoj el 160 landoj kaj regionoj partoprenos en la Tokiaj Paralimpikoj, kiuj malfermiĝos la 24an de aŭgusto.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments