El Popola Ĉinio>Kulturo>Vidpunktoj>

Brakumo al postvivo

| 2021-08-19
Bookmark and Share

La Lernejo pri Arkeologio de Jilin-universitato diskonigis, ke ĉinaj kaj eksterlandaj arkeologoj malkovris novan kazon de "brakumo al postvivo" de la dinastio Norda Wei (386-534) en Datong-urbo de Shanxi-provinco en 2020. Arkeologoj enkondukis ampleksan kaj sisteman bioarkeologian esploradon kaj ĝin publikigis antaŭ nelonge en la prestiĝa internacia arkeologia periodaĵo Ĵurnalo pri Ostoarkeologio. La posedanto de la tombo en la maldekstra flanko havas sian kapon flankenturnitan kaj sian dekstran manon sur la talio de sia kunulo, ĉirkaŭbrakumante ŝin. Ŝi alfrontas lin kun la kapo ripozante sur lia ŝultro. Ŝia maldekstra mano nature ripozas sur lia abdomeno, ŝia maldekstra kruro estas iomete fleksita, kaj sur la ringofingro de la maldekstra mano ŝi portas arĝentan ringon.





Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: China.org.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments