El Popola Ĉinio>头条新闻>

UN: Nombro de enlandaj vagabondoj en Afganio atingis 550 mil

| 2021-08-18
Bookmark and Share


La 17-an de aŭgusto en la semajna gazetara konferenco de la Oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) en Ĝenevo, diversaj agentejoj de UN deklaris, ke la granda nombro da vagabondoj en Afganio akiris atentojn kaj humanaj bezonoj estas ŝlosilaj.


Laŭ UNICEF, ĉirkaŭ 18 milionoj da homoj en Afganio bezonas helpon. Oni antaŭvidis, ke triono de infanoj estos severe subnutrita ĉi-jare.


La Monda Organizo pri Sano diris, ke la lastatempa milito kaŭzis pezan baton al la jam fragila sansistemo en Afganio. Pro KOVIM-19, Afganio alfrontas mankon de bazaj medicinaj provizoj kaj ekipaĵoj.


UNHCR deklaris en la kunveno, ke homoj, kiuj forlasis Afganion por peti azilon en najbaraj landoj, estas relative malmultaj. Laŭ statistiko de UNHCR, la nombro de enlandaj vagabondoj en Afganio atingis 550 mil, kaj la novaj vagabondoj en la lastaj semajnoj estis ĉefe virinoj kaj infanoj. UNHCR alvokis ĉiujn landojn ĉesi resendi tiuj afganojn al Afganio, kiujn oni antaŭe opiniis ne bezoni internacian protekton.


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments