Finkonstruiĝos Ĉin-Rusa Tongjiang-a Fervoj-ponto
Antaǔtagmeze de la 17-a de aǔgusto oni finmetis fervojan trakon sur la Ĉin-Rusan Tongjiang-an Fervoj-ponton, kio signifas sekvan ekfunkcion de la pontego.
La pontego longas je 7 194 metroj, kaj ĝia ĉefa parto longas 2 215 metrojn. 1 886-metra parto situas en Ĉinio. La dezajnita rapideco por la pontego estas 100 kilometroj hore, kaj la jara ŝarĝpovo estas 21 milionoj da tunoj. En projektado ĉinaj kaj rusaj inĝenieroj decidis planon pri malsamaj traklarĝoj taǔgaj por la du landoj.
La funkcio de la pontego aldonos fervojan trairejon inter la du landoj kaj malfermos novan koridoron inter Azio kaj Eǔropo.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat