El Popola Ĉinio>头条新闻>

Disiĝis kontraǔleĝa hongkonga organizo "Civila Homrajta Fronto"

| 2021-08-17
Bookmark and Share

La 15-an de aǔgusto estis anoncita disiĝo de la hongkonga kontraǔleĝa organizo "Civila Homrajta Fronto" (angle: Civil Human Rights Front), kiu longe malordigis Hongkongon. Disiĝo de la organizo rimarkas pluan paŝon al bonorda socio de Hongkongo.


Ekde memanonco de "fondiĝo" en 2002, la tiel nomata "Civila Homrajta Fronto" ampleksis preskaǔ ĉiujn kontraǔregistarajn organizojn de Hongkongo. Oni povas facile vidi, ke ĉiu ĝia publika kunveno, kolektiĝo aǔ alia agado en ajna nomo fariĝis grandskala tumulto, precipe en 2019 post kiam la hongkonga registaro proponis la amendojn de la Leĝo pri Fuĝintaj Krimuloj kaj Regularo pri Reciproka Jura Helpo en Traktado de Kriminalaj Aferoj. La organizo je preteksto de rajt-plenumo de manifestacio kaj libereco de kunveno gvidis nigre-vestitajn homojn detrui polican defendlinion kaj fari krimojn kaj perfortojn. Ili kaǔzis tumultojn, kio timigas ordinarajn hongkonganojn eĉ ĝis nun.


La organizo senbride tretas la principon Unu Ĉinio, Du Sistemoj, endanĝerigas sekurecon kaj damaĝas la radikajn interesojn de la lando. Ĝiaj celoj estas malordigi kaj malutiligi hongkongan registaron, lanĉis "koloran revolucion" en Hongkongo poruzurpi la administradon por igi Hongkongon ejo de fremdaj fortoj kun la celo subfosi la sistemon kaj bremsi disvolviĝon de Ĉinio.


Depost apero de la organizo, ĝi neniam estas laǔleĝa. Ĝi ankaǔ kaŝas intrigajn sekretojn. Ekzemple, ĝi ofte manifestacias, kaj la forta monsubteno plejverŝajne venas el eksterlandaj kontraǔĉinaj fortoj. Komence de la kuranta jaro la hongkonga polico postulis la organizon liveri materialojn pri la mondeveno, sed ĝi neniam donas klaran respondon. En la anonco pri disiĝo, ĝi ankoraǔ alvokas "zorgojn el la mondo", montrante ĝian koluziemon kun iaj fortoj.


Post realiĝo de la Leĝo de la Ĉina Popola Respubliko por Konservi la Ŝtatan Sekurecon en la Hongkonga Speciala Administra Regiono, la kontraǔleĝaj organizoj sinsekve disiĝas, donante pli da fidoj al la hongkonga socio paŝi al ordiĝo. Plie, plibonigo de la elekt-sistemo en Hongkongo ekskluzivas kontraǔhongkongajn komplotantojn kaj ŝajnigajn "patriotojn" ekster la administrado de la regiono. Kadre de la nacia sekureco, ne ekzistas spaco por interkonsiliĝo kaj kompromiso. Hongkongo certe iros al la ĝusta vojo de bona politiko kaj orda administrado, kaj ĝiaj interesoj certe estos pli bone konservitaj.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments