Kial Mao Zedong populariĝas inter ĉina junularo?
Dum ĉi-jaraj Olimpikoj en Tokio estis polemiko pro tio, ke du junaj ĉinaj biciklistinoj surhavis broĉojn de Mao Zedong dum ili ricevis la ormedalon. La ago de tiuj sportistinoj sur la podio nin atentigas pri nuntempa fenomeno en Ĉinio: Populareco de Mao kreskas inter pli junaj generacioj. Gvidanto de la revolucio, kiu unuigis la landon en 1949, Mao plu vivas kiel la plej granda nacia ikono 45 jarojn post morto.
La fortikeco de la rolo de Mao kiel heroo en la mensoj de ĉinoj estis unu el la temoj de intervjuo de la brazila raportisto Marcelo Ninio kun eminenta ĉina erudiciulo pri la centjariĝo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) festita ĉi-jare. Eksa diplomato, Wang Yiwei estas profesoro pri internaciaj rilatoj ĉe Renmin-universitato de Pekino kaj ofte publikigas artikolojn en la ĉina gazetaro. Li ankaŭ estas vicprezidanto de la Akademio pri la Penso de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Erao, pensfabriko dediĉita al la politika filozofio de la nuna prezidanto de la lando.
MN: Ĉu vi povas imagi, kia estus Ĉinio hodiaŭ sen la gvidado de KPĈ?
WY: Ĝi estus kiel Barato aŭ iu alia evoluanta lando. Kaj ĝi ne estus tiom sendependa. La ideologio, kiu alportis KPĈ-n al venko, estis doni al homoj la kapablon kredi je si mem. Kial ĉinoj konsideras Mao kiel heroo? Ĉar antaŭ li Ĉinio sinsekve fiaskis. Mao fariĝis la ĉefa nacia heroo en gvidado de la rezisto al imperiismo kaj unuigo de la lando. Pro tio lia foto ankoraŭ estas sur la placo Tian'anmen, malgraŭ la grandega eraro, kiu estis la Kultura Revolucio. Miaj geavoj sin mortigis pro la tiutempa persekutado. Mia patro estis malliberigita ok jarojn, ĉar li estis de riĉa familio. Tamen li neniam kritikis Mao, ĉar sen Mao, la ĉina revolucio ne sukcesus en 1949. Mao estas superhomo! Ĉiufoje, kiam la Ruĝa Armeo ŝajnis esti malvenkonta, Mao sukcesis atingi venkon. Homoj estis impresitaj. Balotado elektas homojn kiel [Donald] Trump por gvidi landon. Esti gvidanto de Ĉinio estas tre malfacila tasko, kiu postulas multajn spertojn kaj inteligentecon. Ĉiu ĉino estas malgranda drako. Ĉinio estas tro kompleksa pro grandega loĝantaro kaj longa historio. La prepara procezo en la partia hierarkio estas longa. Kiam estro kiel Xi Jinping atingas la pinton, li jam scias ĉion, kion li bezonas.
MN: Aliaj ideologioj cirkulis en Ĉinio komence de la 20a jarcento. Kial venkis komunismo?
WY: Ĝis la Opia Milito (1840-1842) ĉinoj sentis, ke ili estis venkitaj nur pro la plej altnivela milita teknologio de britoj, kaj daŭre konsideris sian civilizon pli altnivelan ol tiuj de la Okcidento. Sed malvenko kontraŭ la japanoj en 1895 esence ŝanĝis la mensojn de ĉinoj. Ĉi-foje nin venkis ne la "barbaroj" de la Okcidento, sed la japanoj, kiuj antaŭe estis niaj lernantoj. Ĉi tio igis la ĉinojn tute perdi fidon al sia civilizo. La konkludo estis, ke la problemo ne estis la teknologio, sed la politika sistemo. Tiutempe multaj ideoj estis provitaj, kiel la brita reprezenta monarkio kaj la divido de potencoj inspirita de la usona modelo. Ĉiuj malsukcesis. Sekve okazis la Revolucio de 1917 en Rusio, kiu eĥis tra la mondo. Ĉinio akceptis marksismon, ĉar ĉio provita antaŭe fiaskis, inkluzive de konfuceismo. Marksismo estis komprenata ne kiel rigida ideologio, sed ĉefe kiel ekzerco por la cerbo. Kiam mi estis kun Henry Kissinger, mi demandis, ĉu li vidis librojn pri marksismo en la biblioteko de Mao. Estis neniu.
MN: Kiel funkcias komunismo en nuntempa Ĉinio?
WY: Ni neniam diris, ke Ĉinio estas komunisma, sed socialisma. Ĉinio subtenas socialismon adaptitan al siaj trajtoj. Ekzemple, 70% da la enspezo de Ŝanhajo, la plej riĉa urbego de la lando, iras al la centra registaro. Kaj la centra registaro redistribuas ĝin inter la plej malriĉaj provincoj kaj regionoj, kiel Xinjiang kaj Gansu. La plej granda porcio de la buĝeto de kelkaj provincoj venas de la centra registaro. Ĉi tio estas socialismo. Ĉu vi povas imagi usonan prezidenton ordonanta Kalifornion helpi la plej malriĉajn ŝtatojn? Kiam la pandemio komenciĝis, kuracistoj de ĉiuj provincoj venis al Wuhan por batali kontraŭ la viruso. Ĉi tio estas socialismo. Komunismo estas idealo. Socialismo estas ĝia praktiko.
MN: Kiel funkcias la rilato inter Ŝtato kaj merkato?
WY: Ĉina filozofio estas dialektika. Ni ne dependas de nur unu flanko, ĉar registaro kaj merkato estas du motoroj, vi ne povas subteni vin per nur unu el ili. Estas aferoj, kiujn nur la ŝtato povas fari. La rolo de la registaro estas krei la kondiĉojn por ke la merkato funkciu, kaj poste rimedi la kromefikojn de la merkato. En Ĉinio ni vidas nenian kontraŭdiron en ĉi tio. En Usono ĉio devas esti aŭ nigra aŭ blanka, sed fakte ekzistas ankaŭ grizaj nuancoj. En Usono estas klara diferenco inter la publika kaj privata sektoroj. En Ĉinio estas alie, la registaro similas al granda kompanio. Ŝtata kompanio estas kerna elemento por kompreni la ekonomian politikon de la lando. Vidu la altrapidajn trajnojn: Ĉiu kilometro kostas 200 milionojn da juanoj. Ĉinio konstruis 40 000 kilometrojn, kaj la kosto atingus 8 000 miliardojn da juanoj en la lastaj dek jaroj. MEP de Ĉinio ne povus enteni ĉi tiun elspezon kaj ĝi estus sensenca laŭ la merkataj reguloj. Sed ni havas sekreton: Estas du prezoj, la merkata kaj la socia. Se oni priatentas nur la biletvendadon, tio ne estas investinda. Sed konsiderante ĉiujn avantaĝojn generitajn por la ekonomio, tiu elspezo valoras la penon.
MN: Kio estas la rolo de la ĉina politika sistemo?
WY: Eksterlande Ĉinio estas ofte priskribata kiel diktaturo, aŭtoritatisma reĝimo sen bremsoj nek kompensoj. Sed ĉi tie ni havas dividon de taskoj. La gvidantaro de KPĈ estas elektita per voĉdonado. Anstataŭ bremsoj kaj kompensoj, en Ĉinio ekzistas dividado de taskoj inter gvidantoj. La komunista partio ne servas privatajn interesojn, sed la ĉinan popolon. Ĝi ne funkcias samkiel en aliaj landoj, kie partio venkas balotadon kaj sekve prizorgas siajn proprajn interesojn.
MN: Prezidanto Xi Jinping ofte laŭdas marksismon. Kiel ĝi efikas sur Ĉinio nuntempe?
WY: Por la ĉinoj, Markso simbolas adaptiĝon al la realo. Industriiĝo estas iom post iom anstataŭigata de ciferecigo. Datumoj fariĝis same gravaj kiel naturaj rimedoj. Interŝanĝado de datumoj ŝanĝis la koncepton de proprieto. Pro tio estas du Karlo Markso, la germana kaj la ĉina. Xi Jinping estas Markso de la 21-a jarcento. Ĉinio ne estas nacia ŝtato, ĝi estas civilizo. Markso konsideris sin mondcivitano kaj rekomendis la malaperon de nacioj. Nuntempa koncepto subtenata de Ĉinio estas iel simila: homara komunumo de komuna estonteco.
Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto
Fonto: O Globo
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat