El Popola Ĉinio>头条新闻>

MOS alvokas diverslandajn registarojn senpolitikigi spuradon de nova koronviruso

| 2021-08-16
Bookmark and Share

La 12-an de aŭgusto la Monda Organizio pri Sano (MOS) publikigis deklaron, dirante, ke de post la apero de la pandemio de KOVIM-19, MOS kunlaboris kun membrolandoj kaj sciencistoj por spuri la originon de la nova koronviruso. En marto MOS publikigis la unuan raporton pri spurado kaj esperas daŭre labori kun la membrolandoj kaj spertuloj en la sekva fazo.



En la deklaro, MOS alvokas, ke diverslandaj registaroj senpolitikigu la spuradon, plifortigu kunlaboron kaj kune disvolvu kunlaborojn por alfronti novajn defiojn. La deklaro emfazis, ke la tasko de MOS estas helpi sciencistojn akceli sciencajn klopodojn pri ĉiuj hipotezoj surbaze de la atingoj de la unua fazo.


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments