El Popola Ĉinio>头条新闻>

Egiptaj mumioj eksponataj en Pekino

| 2021-08-16
Bookmark and Share

Nova ekspozicio kun egiptaj mumioj estis inaŭgurita la 15-an de aŭgusto en art-muzeo ĉe la Ĉina Jarmila Monumento, sub striktaj kontraŭepidemiaj preventaj rimedoj, inkluzive de montrado de sankodo, deviga uzo de masko kaj kontrolo de korpa temperaturo. Kiel unu el la malmultaj gravaj ekspozicioj el eksterlando ekde la komenco de la epidemio, la ekspozicio "oraj mumioj de Egiptio" inkluzivas altvalorajn mumiojn kaj kulturajn trezorojn, inter kiuj estas 11 portretoj kaj du mumioj entombigitaj antaŭ 2 000 jaroj. Plurmediaj enhavoj estas uzataj por doni al spektantoj la ŝancon lerni pli pri la kulturo de la antikva Egiptio.







Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Global Times

Fotoj: Li Hao / GT




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments