El Popola Ĉinio>头条新闻>

Hongkonganoj subtenas henan-anojn kontraǔ inundo

| 2021-08-16
Bookmark and Share

Antaŭ nelonge Henan-provinco de centra Ĉinio estis trafita de inundo, kaj centoj da homoj mortis pro tio. La subita katastrofo tuŝis la korojn de hongkongaj popolanoj, kaj diversaj rondoj de Hongkongo tuj ekagis. Ili donacis al Henan monon kaj varojn kiel subtenojn al henan-anoj.








La mondonacoj, varoj kaj benoj senditaj el Hongkongo prezentas ne nur zorgojn kaj subtenojn de hongkonganoj, sed ankaǔ amon kaj helpemon inter hongkongaj kaj alilokaj popolanoj en la sama lando. Hongkongo ĉiam estas solidara kun sia patrujo.


Laǔ la informoj de la Interliga Oficejo de la Centra Popola Registaro en la Hongkonga Speciala Administra Regiono, ĝis la 3-a de aǔgusto, la bankokonto de la oficejo por Henan jam ricevis el preskaŭ 80 organizoj kaj pli ol 70 homoj monsumon de ĉirkaǔ 200 milionoj da hongkongaj dolaroj (= 25.8 milionoj da usonaj dolaroj) kaj de malpli ol 29 milionoj da juanoj (= 4.53 milionoj da usonaj dolaroj). La oficejo nun laboras por transdoni la monon kaj varojn al Henan.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments