【E-radio】 Raporto de UN prognozas plioftiĝon de ekstre-ma vetero

| 2021-08-13
Bookmark and Share


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


– Mjaŭ-a batiko furoras en moda dezajno

– Eltrovita en Ĉinio la plej antikva monfarejo en la mondo

– Kajakado populariĝas en Ĉinio

– Raporto de UN prognozas plioftiĝon de ekstrema vetero


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!


– Mjaŭ-a batiko furoras en moda dezajno


Cheng Hao okupiĝas pri moda dezajnado kaj gajnis oran medalon en internacia konkurso. Hazarde li vidis mjaǔ-an batikon kaj havis la id-eon dezajni modon kun la tradicia batika ŝablono. En 2017 Cheng iris al la gubernio Danzhai de la provinco Guizhou, ĉefa produktejo de mjaǔ-a batiko, kaj okupiĝis pri la batika tekniko. En la pasintaj jaroj liaj dezajnaĵoj kun la mjaǔ-a batiko aperis en pli ol dek ĉinaj kaj inter-naciaj modekspozicioj.


– Eltrovita en Ĉinio la plej antikva monfarejo en la mondo


Lastatempe, arkeologoj de Zhengzhou-universitato per karbono-14 certigis monfaradon en Guanzhuang-ruino de kupraĵa fabriko en Xingyang-urbo, Henan-provinco de centra Ĉinio. Tio okazis inter 640 a.K. kaj 550 a.K.. La datumoj atestas, ke tiu ruino estas la plej antikva monfarejo en la mondo.


– Kajakado populariĝas en Ĉinio


La ĵus finitaj Tokiaj Olimpikoj kreskigis la pasion de ĉinoj pri spor-toj. Laǔ regiona respondeculo de la butiko Decathlon en Pekino, inter la 23-a de julio kaj la 8-a de aǔgusto, la vendosumo de produktoj por kajakado kreskis je 30% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro, kaj tiu de akcesoraĵoj jam duobliĝis.


– Raporto de UN prognozas plioftiĝon de ekstrema vetero


La 9-an de aǔgusto la Interregistara Komitato de UN pri Klimatŝanĝiĝo publikigis raporton, laǔ kiu en la venontaj jardekoj la tuta mondo alfrontos pli grandan defion pri klimatŝanĝiĝo. Ni havos pli longan someron, malpli longan vintron kaj pli oftan ekstreman veteron, kio alportas grandan riskon al agrikulturo kaj nia sano. En sia libro Regado de Ĉinio(Xi Jinping: Regado de Ĉinio), ĉina prezidanto Xi Jinping deklaras, ke ni devas “fokusi sur konservado, protektado kaj restarigo de la naturo (...) Ni devas protekti la eko-medion samkiel ni protektas niajn proprajn okulojn, kaj ami ĝin samkiel ni amas niajn proprajn vivojn.”


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments