El Popola Ĉinio>头条新闻>

Multe pliboniĝas trafika infrastrukturo en Tibeto

| 2021-08-12
Bookmark and Share

Shannan-stacidomo de la fervojo inter Lasao kaj Nyingchi (fotita en la 21-a de junio)


Antaǔ la paca liberiĝo de Tibeto en 1951, oni bezonis duonan aǔ eĉ unu jaron por iri-reveni inter Tibeto kaj Xining-urbo de Qinghai-provinco aǔ inter Tibeto kaj Ya'an-urbo de Sichuan-provinco.


La disvolviĝo de Tibeto komenciĝis de trafiko. Dum la pasintaj 70 jaroj, oni finkonstruis la trafikan reton, inkluzive de aǔtovojoj, fervojoj, flughavenoj kaj duktoj.


Nun aǔtovojoj kunligas ĉiujn vilaĝojn. La longeco de ŝoseoj kaj unuanivelaj aǔtovojoj longas je 700 kilometroj. (Unuanivela aǔtovojo signifas tiujn vojojn, kiuj kunligas ĉefajn administrajn kaj ekonomiajn urbojn. Ili estas konstruitaj antaǔ la populariĝo de ŝoseo en Ĉinio, celante faciligi altrapidan veturadon, sed ili ne estas aparte taŭgaj por tiaj veturadoj.)


En la 1-a de julio 2006, ekfunkciis la 1 956-kilometra fervojo inter Qinghai kaj Tibeto, kio finiĝs la senfervoja historio de Tibeto. Kaj junie 2021 ekfunkciis la fervojo inter Lasao kaj Nyingchi, kio signifas, ke trajno estas atingebla al kvin urboj de Tibeto, nome Lasao, Nagqu, Xigaze, Nyingchi kaj Shannan.


En la 7-a de aǔgusto ekfunkciis la tria domo de la Internacia Flughaveno Gongga de Lasao -- la plej granda en Tibeto. Kun aliaj flughavenoj inkluzive de Bamda en Qamdo, Mainling en Nyingchi, Heping en Xigaze kaj Gunsa en Ngari, Tibeto havas entute 140 flugliniojn al 66 urboj en kaj ekster Ĉinio.


La donitaĵoj spegulas ŝanĝiĝojn, disvolviĝon kaj grandan progreson de trafika infrastrukturo en Tibeto.


Ponto sur la rivero Yarlung Zangbo (fotita en la 11-a de julio)


Pejzaĝo de la lago Yamzho Yumco apud ŝoseo (fotita en la 6-a de junio)


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments