El Popola Ĉinio>头条新闻>

"Forflugas" 60 milionoj da volanoj el tiu loko

| 2021-08-12
Bookmark and Share

Sur la mapo preskaǔ ne troviĝas la Ganchahe-urbeto de Anhui-provinco de Ĉinio, sed por volanludo, ĝi estas okulfrapa loko, ĉar ĉiujare "forflugas" el la loko 60 milionoj da volanoj.




Antaǔe, lokanoj kolektis anas-plumojn el ĉirkaǔaj lokoj kaj vendis ilin al volanfabrikoj en Zhejiang-provinco. Tempo pasis, kaj la lokanoj komencis mem fari volanojn, kaj stariĝis konataj markoj kaj plena industriĉeno.




Nun sume 51 firmaoj en la urbeto faras plumnegocon, elektadon, tranĉadon, volanproduktadon, batilproduktadon kaj tiel plu. Jara produktokvanto de volanoj estas 60 milionoj, rilata produktovaloro superas unu miliardon da juanoj (= 154 milionoj da usonaj dolaroj), kaj estas kreitaj pli ol 5 mil laborpostenoj por lokanoj. La urbeto planas plifortigi la industrion kaj duobligi la produktovaloron.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments