El Popola Ĉinio>头条新闻>

Prezidanto Xi Jinping respondis nian leteron!

| 2021-08-12
Bookmark and Share


Jes, vi ne mislegis la titolon, kvankam la letero ne estas nur al mi, sed al grupo da homoj, en kiu mi partoprenas.


Ĉi-jare mi estis invitita al du tre specialaj vojaĝoj tra Ĉinio, al la provincoj Sichuan kaj Jiangxi, kadre de la programo GYLD (Dialogo de Tutmondaj Junaj Gvidantoj) de la Centro por Ĉinio kaj Tutmondiĝo (CĈT). Komence mi pensis, ke tio estus nur alia delegitaro vizitanta Ĉinion, sed iom post iom mi malkovris, ke mi fariĝis parto de io pli granda, grava kaj interesa.


La programo GYLD estas platformo por edukado, komunikado kaj profesia disvolviĝo de junuloj tra la mondo, kun fokusoj en egaleco, interŝanĝo, inkluzivigo kaj kunlernado. La vojaĝoj de GYLD-programo estas malsamaj al tiuj, kiujn mi faras kiel ĵurnalisto. Unue pro tio, ke en la delegitaro partoprenas ne nur miaj pekinaj kolegoj, sed ankaŭ studentoj, entreprenistoj, profesoroj kaj fakuloj el diversaj rondoj, sekve mi konis multajn interesajn homojn el pluraj sociaj medioj, venintaj el malsamaj landoj kaj vivantaj en malsamaj ĉinaj urboj. Trie, ĉar dum GYLD-ekskursoj tra Ĉinio ni ne nur vizitas lokojn, sed ankaŭ dialogas inter ni kaj fakuloj. Ekzemple, en la arkeologiejo Sanxingdui de Sichuan mi havis agrablan babiladon kun unu arkeologo kaj unu profesoro pri semiotiko, kaj en Jiangxi ni aŭskultis prelegojn de instruisto de Renmin-universitato pri du gravaj kongresoj de la Ĉina Komunista Partio okazintaj en tiu provinco, kaj la prelegoj okazis en la kongresejoj de tiuj historiaj aferoj!





Mi agnoskas, ke GYLD alportis al mi multe pli grandan komprenon pri Ĉinio en pluraj aspektoj, kaj post la vojaĝoj la tasko ne estis finita, ni fariĝis komunumo, kiu daŭre estas en kontakto kaj disvolvas kunlaborojn. Fine de julio mi havis la honoron paroli en la Jarforumo de GYLD kaj revidi amikojn el tuta Ĉinio, kaj ankaŭ partoprenis, kiel spektanto, en la Jarforumo de CĈT, en kiu ĉeestis dekoj da diplomatoj el dekoj da landoj.


Post mia reveno el Jiangxi, mi kaj aliaj grupanoj ekredaktis leteron al ĉina prezidanto Xi Jinping. Tiu letero estas dividita en tri partoj:


Komence ni salutas prezidanton Xi, esprimas nian respekton al li kaj enkondukas GYLD-programon al li, por ke li komprenu pri kio temas.


Sekve ni aldonis unu paragrafon por ĉiu ekskurso de la unua semestro, entute ses, al la provincoj Guizhou, Guangdong, Sichuan, Jiangxi, Shaanxi kaj Hebei.


Fine, ni klarigis pri niaj impresoj kaj la graveco de GYLD-programo, la graveco de internacia kunlaboro kaj la rolo de junularo en tiu procezo kaj esprimis nian volon kontribui por plifortigi amikecon inter Ĉinio kaj aliaj landoj.


Ĉi-matene estis aranĝita kunveno pri informiĝo de la respondo de Xi Jinping al la GYLD-anoj, kaj mi estis unu el la sep eksterlandanoj invititaj por paroli en tiu ceremonio.


En mia parolo, mi substrekis la gravecon de GYLD-programo kaj dividis miajn spertojn kiel tiuj vojaĝoj helpis min pli bone kompreni Ĉinion. En Sichuan, dum vizito al muzeo pri la granda tertremo de 2008, mi konstatis la verecon de la vortoj de prezidanto Xi Jinping en sia libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio, pri tio, ke la ĉina popolo estas unuiĝinta kiel granda familio, dum mi aŭdis pri la klopodado de la tuta lando, kaj aparte de lokanoj, por rekonstruado post la tertremo. La saman unuecon ni vidis pasintjare kiam komenciĝis la epidemio en Wuhan kaj ĉi-jare okaze de la inundo en Zhengzhou. En Jiangxi mi trovis respondon al grava demando: Kiel la Ĉina Komunista Partio sukcesis fariĝi la plej granda politika partio en la mondo en malpli ol jarcento? Tie mi lernis pri Jinggangshan-spirito, kiun la partio daŭre observadas nuntempe. Kiam komunistoj transloĝiĝis al Jinggangshan, ili alproksimiĝis al la popolo por informiĝi, kion ordinaraj homoj spertas en la ĉiutaga vivo, kaj ili klopodis solvi problemojn. El tio disvolviĝis la administra modelo daŭre uzata en Ĉinio, bazita en novigo, alproksimiĝo al la popolo kaj servado al la popolo.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments