El Popola Ĉinio>头条新闻>

Studentoj esplorantaj sur kamparo

| 2021-08-10
Bookmark and Share

Ĉi-jare estas la kvara jaro, ke Sha Ye, doktoriĝonto de la Agrikultura Universitato de Ĉinio, okupiĝas pri scienca esplorado sur la kampo kun fekunda grundo en Jilin-provinco, nordorienta Ĉinio. En 2009 la Agrikultura Universitato de Ĉinio, la Agrikultura Universitato de Jilin kaj Lishu-gubernio kune fondis esplorbazon por antaŭenigi terkulturan teknologion kaj protekti la grundon. Pli ol 60 studentoj el la Agrikultura Universitato de Ĉinio okupiĝis pri la scienca esplorado tie.


Aŭgusto estas grava periodo por maizo. Sub la brula suno, junaj studentoj registras kreskadon de tigoj kaj observas longecon de radikoj sur la maizkampo. Ili ankaŭ faras datuman analizon pri la specimenoj. Per sciencaj metodoj ili helpas vilaĝanojn fari planojn por ŝpari sterkaĵojn kaj antaŭenigi terkulturajn teknikojn.


La 2-an de aŭgusto Sha Ye observis specimenojn de maizradikoj.


La 2-an de aŭgusto Sha Ye (maldekstre) skanis specimenojn de maizradikoj.


Sha Ye (dekstre) mezuras kaj registras specimenojn de maiz-planto.


Fotis Zhang Nan, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua

Redaktoro: Han Xin




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments