El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉe kiu staras usonaj politikistoj?

| 2021-08-10
Bookmark and Share

Ekde la enoficiĝo de la usona registaro gvidata de Joseph Robinette Biden, Usono 13-foje fifamigis la ĉinan registaron  pro hongkong-rilataj aferoj. La usonaj politikistoj anoncis, ke "tiuj agadoj celas protekti la homajn rajtojn kaj liberecon de hongkonganoj" kaj "Usono firme staras ĉe hongkonganoj".


Estas evidente, ke la loko, ĉe kie Usono pretendas "stari", estas la loko, kie okazas sociaj tumultoj kaj mankas vivrimedoj de la popolo. Do ĉe kiu staras la usonaj politikistoj?


Ĉinoj, inkluzive de hongkonganoj, jam konscias pri tio, ke tiuj usonaj politikistoj protektas ne la homajn rajtojn kaj liberecon de hongkonganoj, sed liberecon de grupeto da homoj, kiuj minacas la sekurecon de Hongkongo kaj eĉ tuta Ĉinio, kaj liberecon de politikistoj, kiuj celas interveni en hongkongajn aferojn kaj premi Ĉinion.


La vera intenco de la usonaj politikistoj estas interveni en internajn aferojn de Ĉinio anstataǔ protekti demokration en Hongkongo. Ilia zorgo pri hongkonganoj nur estas mensogo por akiri politikan gajnon kaj malhelpi disvolviĝon de Ĉinio. Kaj ilia sinteno "stari ĉe hongkonganoj" estas nur preteksto. Iliaj agadoj pruvas, ke ili staras ĉe la flanko kontraŭ hongkonganoj.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments