El Popola Ĉinio>头条新闻>

Miriga malkovro! En 2008 Usono jam sintezis SARS-similan koronviruson!

| 2021-08-09
Bookmark and Share

En 2008 Usono jam sintezis SARS-similan koronviruson?! Jes, ja. En 2008 aperis disertaĵo publikigita en la scienca revuo PNAS (Procedoj de la Nacia Akademio de Sciencoj, angle Proceedings of the National Academy of Sciences), kiu detale registris la procezon de dezajno, fragment-kunmeto kaj vigligo al koronviruso. En ĝi oni pruvis, ke tia artefarita viruso ne nur malsanigas musojn, sed ankaǔ ebligas infektiĝon de spirvojaj epiteliaj ĉeloj de homoj.



La respondeca aǔtoro de tiu ĉi disertaĵo estas Ralph S. Baric, profesoro pri epidemiologio de la Universitato de Norda Karolino, Usono, li havas la titolon "patro de koronviruso". SARS en 2003 pruvas, ke koronviruso estas fatala kaj kaǔzas severan damaĝon al la homaro. La nova koronviruso de KOVIM-19 estas speco de koronviruso SARS-simila.


Post eksplodo de SARS-o, multiĝis monsumo por esplorado de la laboratorio de Baric. Li publikigis rezultojn de multaj esploroj rilataj al virusoj de SARS kaj MERS kaj ekhavis permesojn de patentoj pri virus-faraj teknikoj.


Multaj el la inventistoj por la patentoj estas esploristoj de la laboratorio Fort Detrick (situanta en la urbo Frederick de la usona ŝtato Marilando). Ekzemple, en la jena bildo de iu patento, oni listas iun de la laboratorio Fort Detrick kiel kuninventiston, tiel laborantoj de Fort Detrick ne bezonas pagi por venonta virus-farado.



Novembre en 2008, estis publikigita la supre menciita disertaĵo Sinteze Rekombinita Kiroptera SARS-simila Koronviruso estas Infekteca en Kulturitaj Ĉeloj kaj en Musoj (angle Synthetic recombinant at SARS-like coronavirus is infectious in cultured cells and in mice). En ĝi troviĝas la tuta kopiebla enlaboratoria procezo pri aperigo kaj infektiĝo de tute nova koronviruso. Tiam la disertaĵo allogis atentojn, multaj amaskomunikiloj raportis pri tio sub la titolo "Usona sciencista laboratorio sukcese rekonstruis koronviruson, kiu kaŭzas nekutiman pneŭmoniton".


Tiujare, Baric diris en sia disertaĵo, ke tia esploro estas grava paŝo por preventi eblan epidemion de nekutima koronvirusa pneŭmonito. Sed, por preventi viruson, ĉu ni devas intence aperigi viruson? Eble ni devas pensi pli multe, kial la usona registaro ne volas okazigi spuradon de la nova koronviruso de KOVIM-19 en Fort Detrick.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments