【E-radio】 Siria tablotenisto trejniĝos en Ĉinio

| 2021-08-07
Bookmark and Share


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


– Ĉinio rifuzas politikigon de origino-spuradon de nova koronviruso

– Siria tablotenisto trejniĝos en Ĉinio

– Erke gajnas korojn de konsumantoj post donaco al inunditaj lokoj

– Saĝa manĝejo en Ŝanhajo


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!


– Ĉinio rifuzas politikigon de origino-spuradon de nova koronviruso


La 29-an de julio Zhao Lijian, proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, en gazetara konferenco, klarigis, ke la plano de Usono kaj kelkaj landoj pri spurado de la origino de nova koronviruso estas nur propono de la Sekretariejo de MOS, kio ĝis nun ne estas aprobita de ĝia membrolandoj, cetere ĝi ne konformas al la rezolucio de la 73-a Monda Asembleo pri Sano.


– Siria tablotenisto trejniĝos en Ĉinio


Hend Zaza, 12-jara tablotenisto el Sirio, estas la plej juna sportisto en la Tokiaj Olimpikoj. Kvankam ŝi ne atingis la deziritajn rezultojn en la Olimpikoj, ŝiaj klopodado kaj amo al tabloteniso kortuŝis multajn homojn. Eksciinte pri ŝia stato, la Olimpika Komitato de Ĉinio invitis ŝin trejniĝi en Ĉinio. Antaŭvide ŝi atingos la landon en septembro.


– Erke gajnas korojn de konsumantoj post donaco al inunditaj lokoj


En julio, la ĉina provinco Henan estis trafita de torentaj pluvoj, kiuj mortigis, malaperigis kaj vundis multajn homojn. Multaj mondonacoj kaj materialoj estis senditaj al la provinco, kaj ĉinaj kompanioj starigis pozitivajn ekzemplojn. Unu el ili estas la sportvesta kompanio Erke, kiu interalie donacis kontraŭ-inundajn materialojn. Multego da homoj esprimis respekton kaj subtenon al la kompanio.


– Saĝa manĝejo en Ŝanhajo


Ekfunkciis la unua saĝa manĝejo de Hongqiao-distrikto en Ŝanhajo. Ĝi estas la unua manĝejo uzanta Artefaritan Inteligentecon por servi la loĝantaron de la distrikto. La registaro multe subtenas tian teknikon por solvi la problemon de matenmanĝa provizado al la popolo kaj disvastigos tiajn manĝejojn. En sia libro Regado de Ĉinio (Xi Jinping: Regado de Ĉinio), ĉina prezidanto Xi Jinping mencias, ke la ĉina popolo estas kreema kaj entreprenema, kaj dum jarmiloj sukcesis postlasi malaktualajn teknikojn kaj antaŭenigi novigon.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments