El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping: Ĉinio klopodas liveri 2 miliardojn da dozoj da vakcinoj al la mondo

| 2021-08-06
Bookmark and Share


La 5-an de aŭgusto ĉina prezidanto Xi Jinping sendis mesaĝon al la unua kunveno de la internacia forumo pri kunlaboro de vakcinoj kontraŭ KOVIM-19.


Xi Jinping rimarkigis, ke en la tutmonda pintkunveno pri sano en majo li anoncis kvin rimedojn de Ĉinio por subteni tutmondan solidarecon en la batalo kontraŭ la epidemio, inkluzive de la iniciato por starigi internacian forumon pri vakcin-kunlaboro, celanta diskuti pri antaŭenigo de la justa kaj racia distribuado de tutmondaj vakcinoj fare de vakcinaj fabrikantoj, ellaborantoj kaj koncernantoj.


Xi Jinping emfazis, ke Ĉinio ĉiam subtenas la koncepton de la homara komunumo pri komuna sano, volas doni vakcinojn al la tuta mondo, precipe evoluantaj landoj, kaj aktive realigas kunlaboran produktadon. Ĉar tio estas baza moralo, se oni rigardu vakcinon kiel tutmondan publikan produkton. Ĉinio daŭre faros ĉion eblan por helpi evoluantajn landojn trakti la pandemion. En la kuranta jaro Ĉinio klopodas liveri 2 miliardojn da dozoj da vakcinoj al la mondo. Krome, Ĉinio decidis donaci 100 milionojn da usonaj dolaroj por la distribuado de vakcinoj al evoluantaj landoj. Ĉinio volas labori kun la internacia komunumo por progresigi la procezon de internacia vakcin-kunlaboro kaj antaŭenigi konstruadon de la homara komunumo de komuna estonteco.


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments