El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Intervjuo kun Katalin Kováts

| 2021-08-04
Bookmark and Share

Pri KER-ekzameno, El Popola Ĉinio (EPĈ) faris intervjuon al Katalin Kováts, la ĉeforganizanto de la KER-ekzamenoj, en aǔgusto 2021.


EPĈ: Kiam okazos ĉi-jaraj KER-Ekzamensesioj? Kiel oni okazigos ilin?


Katalin Kováts: En la jaro 2021 bedaŭrinde ne povis okazi KER-ekzamenoj, kaj tre verŝajne eĉ fine de la jaro ni ne sukcesos okazigi ilin. Estas diversaj kialoj de tiu ripozo. Ni estas rekonstruantaj la organizan fonon kaj samtempe ŝatus aldoni du novaĵojn. Tial montriĝas pli saĝa decido lasi iom da tempo por la kandidatoj prepariĝi kaj por la kunlaborantoj koncentriĝi je la ellaborado de la novaĵoj.


EPĈ: Ĉu la interreta KER-ekzameno estas jam preta? Ĉu ĉi-jare okazos la ekzameno per interreto?


Katalin Kováts: Ĝuste tiu estas unu el la novaĵoj. En la malnova strukturo ni ne plu povas okazigi retajn ekzamenojn, kaj tial ni devas nun trovi alian sistemon. Ni kontrolis ĝis nun proponojn de pli ol dek liverantoj de servoj, kiuj povus funkciigi retajn ekzamenojn, sed ne estas ankoraŭ trovita la plej bona por niaj celoj.


EPĈ: Ĉu la enketo pri C2-nivelo jam finiĝis? Ĉu en 2021 aperos tiu ĉi nivelo de KER-Ekzameno?


Katalin Kováts: Dum la virtuala Kongreso mi prelegis pri la granda novaĵo, nome pri tio, ke kun sesmonata intensa laboro la C2-teamo de edukado.net ellaboris la plej altan nivelon de la ekzamensistemo, kaj ni ekde nun okupiĝos pri la kontrolado de la testserioj, okazigo de provekzamenoj, poste ĝustigos la testojn baze de la testrezultoj, kaj povos komenciĝi la vera ekzamenado.


EPĈ: Ĉu estos novtipa demandaro? Ĉu estos pli da verkaj postuloj plenumotaj? (kaj, ĉu pro tio la ekzamen-tempo estos pli longa?)


Katalin Kováts: La C2-nivelo estas signife pli alta nivelo ol C1. La partojn de la ekzamenoj ni konservis, sed la taskotipojn kaj la tempodaŭron ni modifis en pluraj lokoj. Tio signifas, ke la C2-ekzameno konsistos el du partoj, aparte trapaseblaj: skriba kaj parola, kaj kiam oni en la sama sesio trapasas ambaŭ partojn, oni plenumas la postulojn de la kompleksa ekzameno.


En la skriba parto ni kontrolas la komprenon de legitaj tekstoj, kaj aliajn skribajn produktaĵojn, nome kiel oni sukcesas verki diversajn tipojn de tekstoj, ekz. oficialan leteron aŭ artikolojn, recenzojn, skribajn kontribuaĵojn. Por la du partoj de la skriba ekzameno disponeblos 3,5 horoj, do, iom malpli longa tempo ol en C1.


En la parola parto de la ekzameno oni ekzameniĝos parole antaŭ komisiono, ekz., la kandidato devas pretigi ĉ. 10-minutan paroladon pri iu temo, kaj poste aktive partopreni en debato kune kun la ekzamenatoj. En la alia parto de la parola ekzameno estos kontrolata la kompreno de aŭditaj tekstoj, en tri taskoj. Unue la kompreno de sondosiero, kie mallonge interparolas 4-5 personoj. En alia, kie necesas kompreni kaj rilatigi aŭditajn informojn baze de dialogo, kaj trie aŭskulti monologan paroladon, ekzemple prelegon de 15 minutoj, noti la skemon de tiu parolado kaj poste ankaŭ resumi ĝin en 150 vortoj. Grava ŝanĝo estas, ke ĉiujn tri sondosierojn oni aŭdos nur unu fojon. Mi aldonu, ke en la C2-nivelo ne plu eblos uzi vortaron dum la ekzameno.


EPĈ: Kiaj esperantistoj taksas kaj kontrolas la poentojn? Ĉu estas detalaj kriterioj en Esperanta KER-Ekzameno? Kiajn procezojn oni havas por taksado kaj mezurado?


Katalin Kováts: Ĝis nun la ekzamenojn oni kontrolis en Budapeŝto, en la ekzamencentro ORIGO, partnero de UEA. Estas tre rigoraj reguloj. Kiam oni kreas la testojn, la fakuloj precize ellaboras, kiu tasko kiom da poentoj valoras, kaj post la ekzameno aparta komisiono, du specialistoj, sendepende, unu post la alia, kontrolas kaj aljuĝas la poentojn. Poste en kunsido oni komparas la poentojn kaj decidas pri la suma valoro de la testoj. Kiam oni faras la kontrolon, oni tute ne scias, kies laboraĵon oni kontrolas. La nomoj de la kandidatoj estas malkaŝataj nur fine de la poentumado, fare de administranto. Do, la korektintoj neniam eĉ ekscias, kies laboraĵon ili korektis. Ili konis nur ekzamenkodojn.


EPĈ: Kiu estis la plej alta poentaro atingita de iu en KER-ekzameno ĝis nun? Ĉu iu sukcesis atingi la maksimuman eblan poentaron?


Katalin Kováts: Tre-tre bonaj ekzamenrezultoj jam certe aperis, sed laŭ mia memoro, ĝis nun neniu el la kandidatoj atingis en ĉiu parto kaj en ĉiu tasko la maksimumon, sed certe estas kandidatoj al kiuj mankis nur kelkaj poentoj por esti perfektaj.


Kiel ajn, tio eble eĉ ne tro gravas. Kion ni tre alte taksas estas, ke ni jam havas 2463 sukcesintojn el 76 landoj.


Gratulojn ankaŭ al la 126 sukcesintoj el Ĉinio.




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments