Siria sportisto invitite trejniĝos en Ĉinio
Hend Zaza, 12-jara tablotenisa sportisto el Sirio, estas la plej juna sportisto en la Tokiaj Olimpikoj. Kvankam ŝi ne atingis la deziritajn rezultojn en la Olimpikoj, ŝiaj klopodado kaj amo al tabloteniso kortuŝis multajn homojn.
Eksciinte pri ŝia stato, la Olimpika Komitato de Ĉinio invitis ŝin trejniĝi en Ĉinio. Antaŭvide ŝi atingos Ĉinion en septembro. Zaza kun ekscito atendas la vojaĝon al Ĉinio.
Redaktoro: Liu Zijia
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments