El Popola Ĉinio>头条新闻>

Arbo, kiu inspiris Mao Zedong

| 2021-08-04
Bookmark and Share

En 1927, la gvidantoj de la Ĉina Komunista Partio transloĝiĝis al Jinggangshan de Jiangxi-provinco. Tie Mao Zedong estis impresita de granda arbo, kiu kreskis en fendo de granda roko kaj laŭ tempopaso fariĝis pli forta kaj dika. Ĉe tiu arbo li kutimis pasigi sian tempon legante, pensante aŭ parolante al homoj. Li faris analogion dirante, ke tiu arbo komence estis malforta, sed post iom da tempo ĝi fariĝis tiom forta, ke ĝi sukcesis movi kaj rompi la ŝtonon. Same, ĉinaj komunistoj ne estis tiom fortaj en tiu epoko, sed post granda klopodado ili kapablus formovi la ŝtonon de la tiama reakcia registaro de Chiang Kai-shek.






Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments