El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sapo donas al mi sekurecon

| 2021-08-03
Bookmark and Share


Chen Jing havas la karesnomon "reĝino de sapo", ĉar ŝi jam de dek jaroj okupiĝas pri sapofarado. Ŝi bone konas diversajn teknikojn por fari sapon kaj kreeme aldonis rizvinon, kamelian oleon kaj aliajn ĉinajn materialojn en sapfaradon. Por kolekti sapon, ŝi vojaĝis al pli ol 50 ĉefaj sapoproduktejoj en la tuta mondo, kaj nun ŝi posedas pli ol 2 000 brikojn da sapo.



En 2008 Chen laboris pri reklamado. Ŝi estis tre okupita en laboro, kaj ĉiusemajne ŝi dormis malpli ol 20 horojn. Pro tio, ŝia vizaĝo suferis pro akno. Hazarde, peco da manfarita tualetsapo savis ŝian vizaĝon kaj donis al ŝi sekurecon. Post tio, aĉetado de sapo por certigi ŝian haŭton iom post iom fariĝis kolektado de sapo.


"Mi aĉetis multe kaj trovis, ke estas historioj, markoj, geografiaj anekdotoj pri sapo, kaj ĝi rilatas ankaŭ al sunlumo, aero kaj akvo. Interese." Post kolekto de 1 000 brikoj da sapo, Chen decidis vojaĝi eksterlanden por serĉado. Sud-Koreio, Turkio, Hispanio, Francio, Italio... En dek jaroj Chen serĉis sapon en multaj landoj.


Chen diris, kiam ŝi vojaĝas al iu loko, kutime ŝi loĝas tie por iom da tempo por sperti la lokajn kulturojn. Vojaĝo por serĉi sapon malfermas al ŝi buntan mondon. Ŝi diris: "Kolekti kaj serĉi sapon estas mia maniero kompreni la mondon. Mi libere vojaĝas. Komence mi vojaĝis por esplori la krudajn materialojn por sapofarado, kaj poste mi trovis, ke ĉiuj landoj kaj regionoj havas siajn proprajn sapomarkojn kaj riĉajn historiojn pri ban-kulturo."


Chen amas ankaŭ frandaĵojn. Kio okazos se nutraĵo estos aldonita al sapo? Chen provfaris espresan sapon, rizvinan sapon ktp. Ŝi trovis, ke la rizvina sapo povas efike teni humidon, kaj la haŭto fariĝos hela kaj delikata post lavado per tia sapo.


Nun Chen trionjare serĉas sapon, trionjare faras sapon kaj en la resta tempo disvolvas aliajn ŝatokupojn. Delikata kaj trankvila, jen la vivo de Chen.






Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments