El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio: Ni rifuzas origino-spuron de nova koronviruso surbaze de politiko

| 2021-08-03
Bookmark and Share

La 29-an de julio Zhao Lijian, proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, prezidis la regulan gazetaran konferencon.


Iu ĵurnalisto demandis: "Laŭraporte, lastatempe Usono kaj kelkaj aliaj landoj anoncis, ke Ĉinio rifuzis la dua-stadian planon de la Monda Organizo de Sano (MOS) pri spurado de la origino de nova koronviruso. Pri tio, kio estas la respondo de Ĉinio?"


Zhao diris, ke la plano estas nur propono de la Sekretariejo de MOS, kio ĝis nun ne estas aprobita de la membrolandoj de MOS. Lastatempe pluraj landoj, inkluzive de Ĉinio, esprimis rifuzon al la plano, ĉar ĝi ne konformis al la rezolucio de la 73-a Monda Asembleo pri Sano.


Zhao emfazis: "Serĉado de la origino de nova koronviruso estas scienca afero. Ni rifuzas origino-spuradon surbazitan sur politiko, tamen ni aktive subtenas sciencan esploradon kaj daurigos nian klopodon en ĝi."


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments