Junularforumo de GYLD okazis en Pekino

| 2021-08-03
Bookmark and Share

La 30-an de julio okazis en Pekino, ĉefurbo de Ĉinio, ĉi-jara forumo de la Dialogo de Tutmondaj Junaj Gvidantoj (GYLD, laŭ la anglalingva mallongigo), kun partopreno de ĉirkaŭ 140 gejunuloj el malsamaj fakoj de ĉirkaŭ 30 landoj kaj regionoj de la mondo.


Oficiala foto de la evento


La ĉeestantoj interŝanĝis ideojn kaj spertojn pri diversaj temoj rilataj al la agadpovo kaj respondeco de junularo en diversaj kampoj, kiel daŭripova evoluigo, publika sano, batalo kontraŭ la pandemio, novigo kaj klimatŝanĝiĝo.


Prelegas Edgar Snow, aŭtoro de libro pri Ĉinio en forigo de malriĉeco.


Iniciatita de la Centro por Ĉinio kaj Tutmondiĝo kaj la Akademio de Studoj pri Moderna Ĉinio kaj Mondo, la programo GYLD estas platformo por edukado, komunikado kaj profesia disvolviĝo de junuloj tra la mondo, kun fokusoj en egaleco, interŝanĝo, inkluzivigo kaj kunlernado. Inter aprilo kaj junio ĉi-jare, pli ol 100 junuloj el pli ol 40 landoj kaj regionoj partoprenis en ekskursa programo ligita al GYLD. Ili vizitis la ĉinajn provincojn Guizhou, Guangdong, Sichuan, Jiangxi, Shaanxi kaj Hebei.


Kuracistino Sumayyah Hosany prelegas pri la pandemio.


Du Zhanyuan, prezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, deklaris en la solena malfermo de la evento, ke junularo tenas sur siaj ŝultroj la respondecon krei pli bonan mondon kaj konstrui homaran komunumon de komuna estonteco.


Debato pri daŭripoveco inter fakuloj de diversaj rondoj


Ankaŭ Esperanto estis reprezentata en la forumo: En la debato pri junularo kaj daŭripoveco mi kundividis miajn spertojn akiritajn en la komisionoj pri eksteraj rilatoj de TEJO kaj UEA, kaj fokusis pri graveco kaj rolo de komunikado en konstruado de daŭripova estonteco.


Raportis: Rafael Henrique Zerbetto

Fotoj: GYLD




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments