El Popola Ĉinio>头条新闻>

MOS: 132 landoj kaj regionoj raportis malkovron de Delta

| 2021-07-29
Bookmark and Share


En la 28-an de julio la Monda Organizo pri Sano (MOS) publikigis raporton pri KOVIM-19, ke pasintsemajne (inter la 19-a kaj la 25-a de julio) pli ol 3.8 milionoj da novaj kazoj de KOVIM-19 estis raportitaj tutmonde, je 8% pli multe kompare kun la antaŭa semajno. Ĉi tiu kreska tendenco estas ĉefe atribuita al la granda kresko en Ameriko kaj Okcidenta Pacifiko. 132 landoj kaj regionoj raportis la malkovron de mutacia viruso Delta, pliiĝante je 8 landoj kaj regionoj kompare kun la antaŭa semajno.


La raporto montris, ke la akumula nombro de la raportitaj kazoj de KOVIM-19 en la mondo atingis preskaŭ 194 milionojn, kaj eble superos 200 milionojn en la venontaj du semajnoj.


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments