El Popola Ĉinio>Kulturo>Vidpunktoj>

78-jara emerito savas lingvon de heĝen-etno

| 2021-07-28
Bookmark and Share


78-jara You Jinlan estis instruistino en Raohe-gubernio de Heilongjiang-provinco, nordorienta Ĉinio. En 1986, ŝi malfermis kursojn de la heĝen-a lingvo por diskonigi la lingvon al junularo de sia etno. Ŝi diris: "Nia lingvo estas nur parola, ĝi riskas malaperi se ni ne faros ion por ĝin konservi. La malapero de nia etna lingvo estos la plej granda perdo por ni."


Celante pli bone instrui, You Jinlan kompilis lernolibrojn en sia libera tempo. Ŝi plurfoje vizitis maljunulojn de sia etno kaj lernis de ili la lingvon. Post kelkjara laborado, ŝi finis libreton por lernantoj en sia lernejo. En 1996, post emeritiĝo, surbaze de tiu libreto ŝi eldonis lernolibrojn pri parolo en 2013 kaj pri dialogo kaj legado en 2020.


You Jinlan diris, ke multaj heĝen-aj junuloj ne volas lerni la lingvon, ĉar ĝi estas malfacila kaj al ili mankas la lingva medio. Sed se iu etno perdos sian lingvon, ankaǔ ĝia animo ne plu ekzistos. "Konservi la lingvon estas malfacila kaj laciga laboro, sed tio helpas al nia lando kaj mia etno, mi do sentas honoron pro tio. Mi esperas, ke la heĝen-a lingvo povos esti zorgata kaj heredata de pli da homoj."


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments