【E-radio】Finkonstruita maglevo kun rapido de 600 km/h en Ĉinio

| 2021-07-23
Bookmark and Share



Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


–Brisbano gastigos Olimpikojn 2032

– Du pandinoj naskis ĝemelojn en la Bazo de Grandaj Pandoj en Sichuan

– Ĉevallaktaĵa industrio vigle disvolviĝas en Interna Mongolio

– Finkonstruita maglevo kun rapido de 600 km/h en Ĉinio


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!


– Brisbano gastigos Olimpikojn 2032


La 21-an de julio en Tokio, Japanio, la 138-a plena sesio de la Internacia Olimpika Komitato per voĉdonado elektis la gastiganton de la Someraj Olimpikoj 2032. Kiel la sola kandidato, Brisbano gajnis la rajton 11 jarojn antaŭ la okazigo, kaj fariĝos, post Melburno kaj Sidnejo, la tria aŭstralia gastig-urbo de Someraj Olimpikoj.


– Du pandinoj naskis ĝemelojn en la Bazo de Grandaj Pandoj en Sichuan


La 17-an de julio en Wolong, Sichuan-provinco, grandaj pandoj Sushan kaj Zhenzhen naskis entute kvar bebojn. La pli aĝaj el la du pandidaj paroj estas flegataj de siaj patrinoj, kaj la pli  junaj estas sub la zorgoj de laboristoj.


– Ĉevallaktaĵa industrio vigle disvolviĝas en Interna Mongolio


La firmao Zhaofu produktas diversspecajn produktojn el ĉeval-lakto. Ĝia fabriko en la stepoj de Interna Mongolio havas 35 laboristojn kaj produktas pli ol cent tunojn da laktaĵoj ĉiujare. Ekde 2013, surbaze de la negoca modelo "firmao + paŝtistoj + kooperativo", estis kreita asocio kun partopreno de 57 lokaj paŝtistoj, kiuj vendas lakton al la firmao. Ĉi-jare estis lanĉita nova produkto: glaciaĵo el ĉeval-lakto.


– Finkonstruita maglevo kun rapido de 600 km/h en Ĉinio


La 20-an de julio en la urbo Qingdao de la provinco Shandong, Ĉinio, estis finkonstruita la trafik-sistemo por maglevo kun rapido de 600 km/h. En sia libro Regado de Ĉinio(Xi Jinping: Regado de Ĉinio), ĉina prezidanto Xi Jinping klarigas, ke novigo estas la ĉefa movforto de disvolvado, kaj por atingi prosperon Ĉinio bezonas antaŭenigi sciencon kaj novigon.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments