El Popola Ĉinio>Kulturo>Vidpunktoj>

Ruinoj de Xanadu, somera ĉefurbo de Yuan-dinastio

| 2021-07-22
Bookmark and Share

La ruinoj de Xanadu (Shangdu, la Supra Ĉefurbo), somera ĉefurbo de Yuan-dinastio (1206-1368), situas sur la herbejo Jinlianchuan de Zhenglan Qi de Xilin Gol Meng en la Interna Mongolio de Ĉinio. La ruinoj estas en la listo de Mondaj Kulturaj Heredaĵoj de Unesko kiel la plej frua, plej antikva, unika kaj plej bone konservita ejo en la serio de ĉefurboj de Yuan-dinastio en Ĉinio. Kiel unu el la ĉefurboj de Du-ĉefurba Inspekta Sistemo, Xanadu estis grava politika kaj ekonomia centro de tiu dinastio.


Ruinoj de Muqin-pavilono en la norda parto de la palaco


Turistoj vizitas la ruinojn de Muqin-pavilono.


Xanadu ankaŭ estis grava kultura centro, kaj ĉiujare la imperiestro kutimis loĝi tie de aprilo ĝis septembro laŭ la tradicia lunkalendaro de Ĉinio. En Xanadu li traktis politikajn aferojn, akceptis pilgrimantojn, senditojn kaj nobelojn el diversaj landoj kaj okazigis festenojn por reĝoj kaj oficialuloj.


Unu el la antikvaj muroj de la palaco


Ruinoj de Da'an-pavilono, konstruita en 1266 en la centro de la palaco, viditaj de supre


La ruinoj de Xanadu estas ne nur fonto de scioj pri Yuan-dinastio, kiu unuigis Ĉinion, sed ankaŭ rilatas al la vojaĝoj de Marko Polo, pioniro de la "Grand-vojaĝa Erao" en Eŭropo.


Raportis: Rafael Henrique Zerbetto

Fotoj: Rafael Henrique Zerbetto, krom la lasta fotita de Jay Birbeck




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments