El Popola Ĉinio>Naturo kaj Mediprotektado>Amikoj de la Naturo>

Griza presbito protektata en la naturo

| 2021-07-22
Bookmark and Share


En la arbaro ĉe Qincaitang-vilaĝo sub Mangshi-urbo de Dehong-a Taj-a kaj Ĝingpo-a Aŭtonoma Subprovinco de Yunnan-provinco vivas pli ol 140 grizaj presbitoj (Presbytis phayrei). En Mangshi-urbo ekzistas entute 320 grizaj presbitoj de 5 grupoj. Ili estas ĝis nun la plej granda populacio de tiu ĉi simio trovita en unusola loko en Ĉinio.


Antaǔe, por vivtenado, lokanoj forhakis arbojn por fari lignokarbon kaj ĝin vendi. Pro detruo de la medio, grizaj presbitoj malmultiĝis. En lastaj jaroj, la registaro plenforte propagandis pri mediprotekto, kaj vilaĝanoj ne plu forhakas arbojn. Reverdiĝas la arbaro kaj remultiĝas la simioj.




Sed kiel la vilaĝanoj vivtenu sin? La registaro enkondukis rilatajn teknikojn por ke lokanoj plantu drogherbojn sub la arboj. Kaj la reveno de la simioj plie enspezigas la vilaĝanojn: tutlandaj bestoŝatantoj venas por spekti rarajn bestojn, kaj tiel komenciĝis ekologia turismo en la loko.





Tiuj vilaĝanoj, kiuj multe scias pri grizaj presbitoj, rolas kiel ĉiĉeronoj. Ili povas pli multe enspezi je almenaǔ 2 mil juanoj (pli ol 300 usonaj dolaroj) per helpado al turistoj. Turistoj aĉetas lokajn produktojn, kaj ankaǔ tio plimultigas la familian enspezon. Kiam la produktoj estas viditaj de alilokanoj, pli da turistoj estas allogitaj. Jen la riĉiga vojo por lokanoj per mediprotektado.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments