El Popola Ĉinio>头条新闻>

IOK aldonis "kune" al olimpika devizo

| 2021-07-21
Bookmark and Share


Posttagmeze de la 20a de julio en Tokio, Japanio, la 138-a plena sesio de la Internacia Olimpika Komitato (IOK) oficiale decidis aldoni "kune" (angle: together) al la olimpika devizo. La olimpika devizo de tiam fariĝis "pli rapide, pli alte, pli forte kaj kune".


En marto, post denova elektiĝo kiel prezidanto de IOK, Thomas Bach proponis aldoni la vorton "kune" post la olimpika devizo "pli rapide, pli alte, pli forte". La kvar vortoj estas "pli rapide, pli alte, pli forte kaj kune".


Bach klarigis: "Nun ni bezonas unuecon, ne nur por trakti la pandemion de KOVIM-19, sed ankaŭ por trakti la grandegajn defiojn, kiujn ni alfrontas. En la nuna mondo homoj dependas unuj de aliaj, kaj oni ne povas sole solvi la problemojn. Tial mi iniciatis, ke por atingi la celojn "pli alte, pli rapide kaj pli forte", ni devas unuiĝi kaj labori kune."


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments