Muzeo pri Kulturaj Heredaĵoj de Xilin Gol
Je kvin kilometroj for de la loko, kie antaŭe troviĝis la somera ĉefurbo de Yuan-dinastio inter 1206 kaj 1368, la Muzeo pri Kulturaj Heredaĵoj de Xilin Gol, la Interna Mongolio de Ĉinio, estis konstruita por konservi la kulturajn heredaĵojn de la iama ĉefurbo kaj prezenti la historion al vizitantoj. En eksponejo, kiu okupas la areon de 6 991 kvadrataj metroj, vizitantoj povas vidi plurajn konservatajn antikvaĵojn. Krome, la muzeo ankaŭ havas aliajn areojn, kiuj estas destinitaj al stokado de antikvaĵoj, kontrolado de ekipaĵoj, scienca esplorado kaj prizorgado de la arkivo.

Orkolora silko eksponata en la muzeo

Verde glazurita drakoforma ornamaĵo por konstruaĵo

Antikvaj moneroj

Oraj ornamaĵoj por selo

Pecoj de antikvaj ceramikaĵoj

Sferastrolabo, uzita por astronomia observado
Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
 Twitter: El Popola Chinio
 WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



