El Popola Ĉinio>头条新闻>

Revigliĝis 900-jara kvartalo en Kantono

| 2021-07-21
Bookmark and Share


Pantang Wuyue estas 900-jara kvartalo en Liwan-distrikto de Kantono, Guangdong-provinco, Ĉinio. Ĝi estas bone konservata kun lokaj karakteroj. En la 1970-aj jaroj ĝi estis fuŝa loĝloko en la urbo Kantono.


La revigligo al la kvartalo komenciĝis en 2017. Kantono riparis, restaǔris kaj rekonstruis laǔ la koncepto "novigo laǔ originalo". La medio de la loko estis milde reformita kaj fariĝis pli kaj pli bona.





Nura protekto al antikvaj konstruaĵoj perdigos ĝian vivecon. Oni devas vigle uzi la domojn, por ke la homa vivo daǔru en la spaco plena de historio kaj kulturo, kaj tiel la memoro restos en la loko.





Nun pli ol 50 butikoj funkcias en la kvartalo. Ili ĉefe estas malfermitaj de artistoj aǔ metiartistoj. Tio ne nur faras la medion taǔga por komerco kaj loĝado, sed ankaǔ alportas bonajn vivkondiĉojn por lokanoj. Sur la stratetoj ne estas monotonaj etmanĝejoj aǔ trinkejoj, sed vidiĝas kunfandiĝo de butikoj kaj loĝdomoj, arto, komerco kaj harmonia kunvivado.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments