Ĉevallaktaĵa industrio vigle disvolviĝas en Interna Mongolio

| 2021-07-21
Bookmark and Share

Fondita en 1998, la firmao Zhaofu produktas diversspecajn produktojn el ĉeval-lakto. Ĝia fabriko en la stepoj de la Interna Mongolio disvolvas laktoproduktadon, laktoprocesadon, vendadon kaj stokadon. Ĝi havas 35 laboristojn kaj produktas pli ol cent tunojn da lakto ĉiujare. Ekde 2013, surbaze de la negoca modelo "firmao + paŝtistoj + kooperativo", estis kreita asocio kun partopreno de 57 lokaj paŝtistoj, kiuj vendas sian lakton al la firmao. Ĉi-jare la firmao lanĉis novan produkton: glaciaĵo el ĉeval-lakto.


Virino servas ĉeval-laktan glaciaĵon al vizitantoj.


Fermentita ĉeval-lakto


Solidaj pecoj de ĉeval-lakto


Pulvorigita ĉeval-lakto


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments