El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pli ol 20 sciencistoj deklaris, ke KOVIM-19 ne estas artefarita

| 2021-07-21
Bookmark and Share

La 16-an de julio 21 ĉinaj sciencistoj kaj unu brita sciencisto, kiu laboras en Ĉinio, kune verkis disertaĵon, kiu, surbaze de evoluismo, prezentas pruvojn, ke KOVIM-19 venas el la naturo kaj tute ne estas artefarita.


La disertaĵo, titolita "Pri la origino de SARS-CoV-2 -- Argumento de blinda horloĝisto" estis publikigita en la scienca revuo Science China Life Sciences.


Wu Zhongyi, ĉefverkinto de la artikolo kaj profesoro de la Akademio pri Vivoscienco de Zhongshan-a Universitato, klarigis, ke laŭ evoluismo, specioj, kiuj bone adaptiĝas al la medio, ne estas kreiitaj hazarde. Ilia adaptiĝ-kapablo kreskas dum longa tempo per akumulado de multaj malgrandaj mutacioj.


"La viruso, kiu kaŭzas KOVIM-19, kapablas bone adaptiĝi al la medio. Tio nepre estas la rezulto de natura evoluado. Ĉar eĉ la plej altnivela sciencisto ne kapablas krei viruson, kiu povas tiom efike infekti homojn," diris Wu Zhongyi.


Nuna esploro ankaŭ prezentas pruvojn de tiu juĝo. Originale la nova koronviruso ne kapablas infekti musojn. Sciencistoj per artefarita selektado sukcesis disvolvi varianton kapablan infekti musojn, kaj konstatis, ke eĉ tiu elektita viruso ne kapablas grandskale propagiĝi inter musoj.


"Ni konkludas, ke antaŭ la eksplodo de la pandemio, rilataj virusoj jam interinfektadis sovaĝajn bestojn kaj homojn, kaj dum la procezo ĝi akumulis sufiĉajn mutaciojn, tiel ke ili finfine sukcesis bone pluvivi en la homa korpo."


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments