El Popola Ĉinio>Ekonomio>Kurantaj Aferoj>

Shaanxi: Platformo por kreiveco

| 2021-07-20
Bookmark and Share


La 30-an de marto en Shaanxi-provinco oni funkciigis la kreiv-motoran platformon Qinchuangyuan -- la plej granda elkovejo kaj transformejo por sciencteknikoj kaj firmaoj en la provinco.


Lastatempe la provinco publikigis sian tri-jaran planon por la platformo. En ĝi la provinco montras sian celon, ke la platformo estu la ampleksa fonto kaj subtenilo de tutprovinca disvolvo antaǔenpuŝata de kreiveca atingo. Ĝis 2023 la platformo starigos pli ol 30 servejojn por la celo kaj enkondukos du mil sciencteknikajn firmaojn.


Kial oni fondas tiun ĉi platformon? Shaanxi estas granda provinco de edukado, kaj ĝi posedas pli ol 100 altlernejojn, 1 300 sciencajn institutojn, 300 ŝtatnivelajn industri-zonojn, 70 internaciajn kreivajn kunlaborejojn kaj milionon da talentuloj. La provinco ankaǔ havas malfacilojn en utiligo de sciencaj esploroj. Do, la provinco decidis fondi la platformon por tion solvi.



La 5-an de junio okazis ceremonio por ekkonstrui programojn de la platformo. Kiam la programoj estos finkonstruitaj, formiĝos la situacio por disvolvo gvidata de teknika novigo.


Raportita de Li Xiaoyan kaj Zhang Zhongde

Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments