El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nulruba vilaĝo kiel arta muzeo

| 2021-07-20
Bookmark and Share

La 17-an de julio en la gubernio Guangze de la urbo Nanping de la provinco Fujian, sudorienta Ĉinio, okazis la unua ter-arta semajno pri planta tinkturado. Artistoj de diversaj regionoj uzis plantajn tinkturfarbojn por krei arton sur "kanvaso de la tero". La 800-metra plantfarbita art-instalaĵo renovigis la pontojn, antikvajn arbojn kaj la vilaĝon.




La arto beligas Cheng'an-ponton en Youxi-vilaĝo, kiu havas la historion de pli ol 400 jaroj. (Fotis Jiao Yan, raportisto de Popola Ĵurnalo.)


Prezentado sur la ponto (Fotis Jiao Yan, raportisto de Popola Ĵurnalo.)


La gubernio Guangze provas fari sin nulruba.


Multaj krudmaterialoj por tinkturado rilatas al kultivaĵoj, kiel lotuso, teo, nigra sojfabo ktp. Ili estas agrikulturaj ruboj sed ankaŭ bonegaj tinkturaj materialoj. La artistoj ĉerpas pigmentojn de ili por tinkturado, kaj klopodas realigi la celon "transformi rubon en trezoron". La artaj verkoj de planta tinkturado povas esti disvolvitaj kaj venditaj.


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments