El Popola Ĉinio>头条新闻>

Humura homo malfermis humur-librovendejon

| 2021-07-16
Bookmark and Share


Lastatempe en Pekino malfermiĝis humur-librovendejo por ĝojigi legantojn.



La librovendejo havas la areon de 111 kvadrataj metroj. Enirinte la domon, vizitantoj povas vidi spegulon, kiu distordas bildojn. Sur kelkaj ŝtupoj estas la spaco por infanoj, kie oni trovas diversajn amuzigajn librojn. Malantaŭ tio estas televidilo, kiu elsendas la filmon Urbaj Lumoj de Charles Chaplin.



La spaco de legado estas dividita en kvin partojn. En la sektoro "humuraj libroj de ĉinaj verkistoj", estas libroj Verkoj de Humuraj Dialogoj de Hou Baolin kaj Aŭtobiografio de Fang Cheng, kiuj estas malfacile troveblaj en merkato kaj ankaŭ la populara libro Duonhora Historio pri Karikaturo. En la sektoro "humuraj libroj de eksterlandaj verkistoj" la libroj Novelaro de Edgar Ellan Poe (Volumo de humuro kaj satiro), Ridanta Policano kaj Vivkoncepto de Vira Kato Murr montras la unikan elekton de la librovendejo.



Respondeculo de la librovendejo Qi Hang diris, ke la librovendejo okazigos unikan kaj senfinan ekspozicion pri karikaturoj, invitos pentristojn por krei karikaturojn kaj instrui homojn kiel pentri bildstriojn. Li planas okazigi ankaŭ intervjuon, humuran dialogon, improvizaĵon kpt.


Qi Hang (dekstre) kaj verkisto Cui Daiyuan


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments