El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Memorante Gondolandon, unua albumeto de Korvaks

| 2021-07-12
Bookmark and Share

Mazi en Gondolando estas tre konata videa lingvokurso, kies esperanta versio furoris kaj estis uzata de multaj el ni en lernado de la lingvo. La nomo Korvaks de la kontraŭheroo de Mazi en Gondolando nun gajnas novan signifon por esperantistoj, ĉar debutis en esperanta muzika scenejo nova muzikisto el Nov-Zelando, kiu alprenis tiun nomon kiel sian propran.



Korvaks kreas elektronikan muzikon per komputilo (gardu tiun informon, ni bezonos ĝin baldaŭ). Li lernis Esperanton per Mazi en Gondolando. El tio venis lia inspiro kombini ambaŭ kaj krei albumeton de elektronika muziko sub la temo Memorante Gondolandon.


En la unua kanzono de la albumeto "Komputilo", Korvaks sin prezentas per la voĉo de sia samnomulo de Gondolando. La vorto komputilo, ofte ripetata, ŝajne rilatas al la fakto, ke li kreas sian muzikon per ĝi (mi diris al vi por gardi tiun ĉi informon). Bona ideo, ĉu ne?


La dua kanzono "Kaŝu" estas kreita surbaze de ekzemplaj frazoj de la kurso. La muziko komencas tre danciga, sed poste fariĝas pli milda.


Sekve venas "Ĉio estas Korvaks", en kiu estas kombino de pecoj de frazoj de la kurso por fari novajn frazojn, ekzemple "ĉio estas... Estas Korvaks!" Kaj ankaŭ estas dirado de kelkaj izolitaj vortoj dirataj de malsamaj voĉoj.


"Dika" temas pri... dikeco! Sed ne nur. Ĝi estas inspirita de la frazo "mi estas dika", sed estas ankaŭ aliaj frazoj, multaj el ili ligitaj al sano. La muziko evoluas bone dum la frazoj ripetiĝas.


Por fini la albumeton, Korvaks elektis tre bone: "De la Kosmo" estas kanzono pri tre konata parto de la kurso, kiam oni demandas "de kie vi estas" kaj Mazi respondas "de la kosmo".


Vi certe neniam imagis, ke iutage vi aŭskultus elektronikan muzikon kun frazoj de Mazi en Gondolando, sed... Jen Korvaks por igi tion realaĵo. Esperanta elektronika muziko delonge ne prezentis ion novan al ni, do Korvaks venis en oportuna momento. Ĉu li estas heredanto de Solotronik? Tio dependas de la sinsekvo de tiu ĉi albumo, sed li ja komencis bone!


Pro kopirajtaj aferoj de la kurso Mazi en Gondolando, Korvaks ne rajtas gajni monon per tiu ĉi albumeto, sed li ricevis permeson diskonigi senpage siajn verkojn. Pro tio, la albumeto estas senpage elŝutebla kaj aŭskultebla en interreto, kaj estas ankaŭ en la katalogo de Vinilkosmo. Do aŭskultu kaj elŝutu ĝin senpage ĉe https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/korvaks.html


Kvankam la albumeto estas senpaga, ĝi memorigas nin pri la graveco subteni la laboron de muzikistoj kaj eldonistoj de esperanta muziko.




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments