Flormaro ĉe Tianshan-montaro

| 2021-07-12
Bookmark and Share

En la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio disvolviĝas agrikultura modelo bazita en integriĝo de tuta ĉeno rilata al agrikulturaj produktoj. Oni ne nur plantas kaj rikoltas, sed ankaŭ procesas la agrikulturajn produktojn surloke, kreante pliajn laborpostenojn kaj enspezojn por lokanoj. Cetere tiu modelo estas pli mediamika pro diverseco de plantoj kaj neuzo de kemiaĵoj. Raportisto de El Popola Ĉinio vizitis la bienon Flormaro ĉe Tianshan-montaro kaj intervjuis ĝian skipestron Yin Sheng.


Lokaj junulinoj en tradiciaj vestaĵoj bonvenigas kaj helpas turistojn en la bieno.


EPĈ: Kio estas la Flormaro ĉe Tianshan-montaro?


Yin Sheng: Tiu ĉi loko estas konata kiel "Flormaro ĉe Tianshan-montaro", kaj ĝi kovras la areon de 2 800 hektaroj. Niaj laboristoj apartenas al 15 malsamaj lokaj etnoj. Tiu ĉi florbazo estas ankaŭ ekzempla zono pri Integriĝo inter agrikulturo, industrio kaj servoj. Ni ankaŭ plantis fruktarbojn ĉi tie, kaj ni rikoltas frambojn, abrikotojn, persikojn, pirojn, pomojn kaj vinberojn. Ni havas ankaŭ peoniajn kaj lavendajn kampojn. Ni disvolvis tutan ĉenon de mediamika industrio. La ĉefa enspezofonto ĉi tie estas agrikulturo, kaj la dua plej grava estas procesado de niaj agrikulturaj produktoj. Nia tria enspezofonto estas turismo. En aprilo turistoj venas por spekti florojn de abrikotujo, kaj meze de aprilo oni povas vidi ankaŭ florojn de pirarboj. Fine de aprilo floras persikujoj. Komence de majo oni povas rigardi la florojn de frambujoj. De majo ĝis junio oni spektas peoniojn en tiu ĉi loko. De junio ĝis oktobro turistoj vizitas la lavendokampon, kaj ekde la komenco de julio ni rikoltas fruktojn, kaj turistoj povas mem pluki la frutojn, kiujn ili volas aĉeti. Do dum la tuta jaro, krom vintro, ni disvolvas tri aktivaĵojn en tiu ĉi loko: agrikulturo, industrio kaj servoj.


Yin Sheng, skipestro de la bieno


EPĈ: Kial vi elektis disvolvi tian negocon en tiu ĉi loko?


Yin Sheng: Ĉar ĉi tie la vetero estas bonega, tre favora por agrikulturo. Ni malkovris, ke lokaj kamparanoj ne konis tiun ĉi teknikon por plialtigi la profiton per transformado de agrikulturaj produktoj kaj disvolvado de turismo. Nun estas evidentaj la ekonomiaj avantaĝoj de tiu ĉi modelo, kiu altigis la enspezojn de lokanoj kaj kreis laborpostenojn pri la transformado de agrikulturaj produktoj. Cetere estas tre bone labori ĉi tie, ĉar ni laboras inter floroj, montoj kaj blua ĉielo.


EPĈ: Kion oni faras el la floroj?


Yin Sheng: La peonioj estas uzataj en la tradicia ĉina medicino. Lavendo estas uzata por fabrikado de lavendoleo, kiu interalie estas utila por helpi homojn dormi pli bone. Lavendoleo estas ankaŭ tre bona por la haŭto, kaj homoj ŝmiras ĝin sur la haŭto. La tuta ĉeno dungas ĉirkaŭ 2 000 homojn, ĉiu el ili havas monatan enspezon inter 3 500 kaj 5 500 juanoj. Ĉiuj dungitoj estas lokanoj, kaj el peonioj kaj lavendo eblas fari ankaŭ kosmetikaĵojn. Pro tio la loka komunumo multe profitas de tiuj ĉi plantoj.


Peonia flormaro


EPĈ: Ĉu registaro iel kontribuas por faciligi tiun ĉi modelon de agrikulturo?


Yin Sheng: Loka registaro forte subtenas tiun ĉi modelon por agrikulturo per provizado de senpaga akvo. Ankaŭ la administracio pri kamparaj aferoj sub la agrikultura departemento de Ĉinio provizas subvenciojn por tiaj negocoj. Cetere la loka registaro donas preferon al negocoj similaj al la nia, kiuj donas pli grandan avantaĝon al la loka popolo.


EPĈ: Kiel vi sukcesis akiri grundon por planti florojn kaj fruktarbojn?


Yin Sheng: La grundon ni luas de lokanoj, kaj dum la unuaj kvar jaroj ni ne sukcesis havi profiton, poste la negoco komencis doni profiton al ni.


Intervjuis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments