【E-radio】Du ĉinaj kosmonaǔtoj sukcese elmoduliĝis

| 2021-07-09
Bookmark and Share



Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


– Du ĉinaj kosmonaǔtoj sukcese elmoduliĝis

– Naŭ homoj rilataj kun Tokiaj Olimpikoj estis testitaj pozitive pri KOVIM-19

Bryde-baleno en Dapeng-golfo de Shenzhen

– Eldonita la ukraina versio de la unua volumo de la libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!


– Du ĉinaj kosmonaǔtoj sukcese elmoduliĝis


Je la 14-a horo kaj 57 minutoj de la 4-a de julio laǔ la pekina horzono, post 7-hora laborado ekster la kerna modulo Tianhe de la kosmostacio de Ĉinio, la du ĉinaj kosmonaǔtoj Liu Boming kaj Tang Hongbo revenis en la modulon. Tio signifas sukceson de la unua elmoduliĝo de la ĉinaj kosmonaǔtoj.


– Naŭ homoj rilataj kun Tokiaj Olimpikoj estis testitaj pozitive pri KOVIM-19


Laŭ informo publikigita de la Organizaj Komitatoj de la Tokiaj Olimpikoj kaj Paralimpikoj en la 5-a de julio, naŭ homoj rilataj al la Tokiaj Olimpikoj estis testitaj pozitive pri KOVIM-19. ili ĉiuj delonge loĝas en Japanio. Sep el ili havas negocon kun homoj ekster la organiza komitato, unu el ili estas dungito de la organiza komitato, kaj unu estas dungito de amaskomunikilo.


Bryde-baleno en Dapeng-golfo de Shenzhen


Lastatempe oni vidis Bryde-balenon en Dapeng-golfo de la urbo Shenzhen de Guangdong-provinco de Ĉinio, kaj ĝi restas tie. Laǔ observado de fakuloj, ĝi estas malgranda Bryde-baleno longa je 8 metroj kaj en bona sanstato. La loka registaro pliigis kontroladon kaj gardadon por protekti la balenon.


– Eldonita la ukraina versio de la unua volumo de la libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio


La 30-an de junio okazis en Kievo, ĉefurbo de Ukrainio, ceremonio pri eldoniĝo de la ukraina versio de la unua volumo de la libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio. Samtempe okazis forumo pri landa administrado de Ukrainio kaj Ĉinio. Denys Shmyhal, ĉefministro de Ukrainio, sendis salutmesaĝon esprimante gratulon al la 100-jariĝo de la Komunista Partio de Ĉinio. Li diris, ke la publikigo de la ukraina versio de la libro faciligas al ukrainoj informiĝi pri ĉinaj spertoj en administrado. Ĝis nun la unua volumo de la libro jam havas versiojn en 34 lingvoj eldonitajn en pli ol 170 landoj kaj regionoj.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments