Centjariĝo de KPĈ: Ekskluziva intervjuo al la prezidanto de la Hungara Laborista Partio, Gyula Thürmer

| 2021-07-09
Bookmark and Share

Gyula Thürmer estas hungara politikisto, diplomato, fakulo pri internaciaj rilatoj kaj prezidanto de la Hungara Laborista Partio.


Li naskiĝis la 14an de aprilo 1953 en Budapeŝto. Inter 1971 kaj 1976 li studis en la fakultato pri diplomatio de la Moskva Universitato pri Internaciaj Rilatoj. Li doktoriĝis pri internacia politiko.


Li estas tre aktiva en la internacia politiko, bone konata partoprenanto ene de la la internacia komunisma kaj laborista movado.


Li multfoje vizitis Ĉinion, kie li estis akceptita de la ĝeneralaj sekretarioj de la Komunista Partio de Ĉinio, ekzemple Jiang Zemin, Hu Jintao kaj aliaj gvidantoj.


Li tute subtenas socialismon kun ĉinaj trajtoj. Li havas apartan intereson pri Ĉinio. Li legas la ĉinan lingvon kaj havas unu el la plej bonajn kolektojn de la ĉina klasika literaturo pri KPĈ kaj de nuntempa ĉina politika literaturo en Hungario.


Okaze de la centjariĝo de KPĈ, li akceptis intervjuon de El Popola Ĉinio (EPĈ) kaj esprimis siajn pensojn pri iuj el la plej gravaj temoj de nia aktualeco.


Prezidanto de la Hungara Laborista Partio, Gyula Thürmer


EPĈ: Ĉi-jare estas la centjariĝo de KPĈ, laŭ vi, kiuj estas ĝiaj plej rimarkindaj atingoj? Se per unu vorto vi devus resumi vian impreson pri Ĉinio, kio estus tiu vorto kaj Kial?


Gyula Thürmer: La fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio antaŭ 100 jaroj estis evento de eksterordinara graveco. Nova politika forto naskiĝis, kun la historia misio realigi la revojn de la ĉina popolo pri liberiĝo, bonfarto kaj progreso.


La partio akiris valoran sperton de sia longa historio. Ĉi tiuj spertoj reflektas la intelektan riĉon de KPĈ kaj de la ĉina popolo. La historia sperto de la partio sugestas, ke komunistaj partioj devas sin engaĝi por la ideoj de komunismo.


KPĈ montris krean aplikon de marksismo kun konkretaj naciaj cirkonstancoj. Ĝi ne neis la eŭropajn spertojn, sed ĝi sekve reprezentas la principon, ke neniuj modeloj povas esti aŭtomate kopiitaj en aliaj landoj.


En Ĉinio la batalo de la komunistoj por socialismo estis ligita kun la batalo por libereco kaj sendependeco de la lando. KPĈ, sub la gvidado de Mao Zedong, batalis por kaj socialismo kaj nacia sendependeco. Ĉi tiu historia unueco de socialismo kaj nacia sendependeco donis grandegan forton kaj viglecon al la ĉina socialismo.


La historio montris, ke partia gvidado devas esti praktikata, kaj komunista partio devas okupiĝi pri hom-centrita disvolviĝo. Ĉinio povos atingi la plej gravan celon: Doni pli bonan vivon al la homoj.


La Komunista Partio de Ĉinio profunde influis la disvolviĝon de marksismaj teorio kaj praktiko. Ĝi montris la konsekvencan klopodon certigi teorian novigon kaj sendependan esploradon de evoluaj vojoj. La teorio de socialismo kun ĉinaj trajtoj signifas krean disvolviĝon de marksismo en niaj tempoj.


Karakterizi Ĉinion per unu vorto? Mi uzu la du esprimojn de Deng Xiaoping: 解放思想 (emancipi la menson) kaj 实事求是 (serĉi veron el la faktoj). Tio estas la sekreto de la ĉina miraklo.


EPĈ: Ĉinio klopodas forigi la malriĉecon, ĝi helpis pli ol 700 milionojn da loĝantaro eliri el malriĉeco kaj per tio multe kontribuis al redukto de malriĉeco en la mondo, pri tio kiel vi taksas?


Gyula Thürmer:  Hungaroj rigardas kun granda admiro la batalon de ĉinoj kontraŭ malriĉeco. Ĝi estas unu el la plej rimarkindaj paĝoj de la sep jardekoj da historio de la Ĉina Popola Respubliko. Tio tute ŝanĝis, ĉie en la mondo, la imagon pri vivo en Ĉinio.


La batalo kontraŭ malriĉeco klare montras la homecan karakteron de socialismo kun ĉinaj trajtoj. Ĝi substrekas, ke la ĉina maniero pri organizado de la socio estas efika kaj ĝusta. Ĝi montras la firman sindevigon de KPĈ servi la intereson de la homoj kaj ĝian kapablon gvidi la batalon kontraŭ malriĉeco.


La sukcesoj de Ĉinio en venko de malriĉeco kaj de KOVIM-19 kaj la planoj de ekonomia stabiligo kaj disvolviĝo konfirmas la ĝustecon de la penso de Xi Jinping pri socialismo kun ĉinaj trajtoj en la nova epoko. Nun homoj tra la tuta mondo povas vidi la fortan viglecon kaj superecon de socialismo kun ĉinaj trajtoj, kaj ankaŭ la ĉinan nacian administran sistemon.


EPĈ: Hungario estas tiu eŭropa lando, kiu havas la plej konstruecan kaj klarvidan kunlaboron kun Ĉinio, ankaŭ rilate al la vakcino kontraŭ KOVIM-19. Laŭ vi, kiel la du landoj fortigos tian kunlaboron? Kaj kian estontecon la du landoj havos en ekonomia kaj kultura kunlaboroj?


Gyula Thürmer: La ĉin-hungara kunlaboro en la batalo kontraŭ KOVIM-19 estas sukcesa. La Hungara Laborista Partio proponis al la hungara registaro kunlabori kun Ĉinio en tiu ĉi kampo anstataŭ atendi, kiam vakcino venos el Usono aŭ el EU. La drog-regulisto de Hungario aprobis la uzon de la vakcino kontraŭ KOVIM-19 el la ĉina kompanio Sinopharm, kaj Hungario estis la unua EU-lando, kiu faris ĝin.


Ĝenerale ni ĉiam subtenas la proksimajn rilatojn inter Ĉinio kaj Hungario. En novembro 1990 mi estis la unua hungara politikisto akceptita en Pekino de la tiama ĝenerala sekretario de KPĈ Jiang Zemin.


La Hungara Laborista Partio ĉiam subtenas la disvolviĝon de la kunlaboro inter Hungario kaj Ĉinio. Ni komencis longan kaj malfacilan laboron por konvinki la hungarajn politikajn kaj ekonomiajn rondojn malfermiĝi al Ĉinio. Dank' al niaj komunaj klopodoj Hungario nun estas strategia partnero de Ĉinio kaj 4partoprenanto de la iniciato "La Zono kaj Vojo".


Nun ni klopodu kiel eble plej multe por gardi tiun ĉi kunlaboron. Hungario ne devas aliĝi al iuj ajn kontraŭ-ĉinaj aliancoj kaj ne devas rezigni la plej gravajn strategiajn projektojn, inkluzive de la fervojo inter Budapeŝto kaj Beogrado.


Ni alte estimas, ke la Komunista Partio de Ĉinio havas politikajn kontaktojn kun multaj politikaj partioj sendepende de ilia ideologio. Tiu ĉi kunlaboro kontribuas al pli bona interkompreno kaj al pli profunda reciproka konfido.


La kunlaboro inter la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Hungara Laborista Partio havas apartan gravecon. Ĝi riĉigas la interhomajn kontaktojn kaj permesas informi la hungaran socion pri la realo de Ĉinio.


Prezidanto de la Hungara Laborista Partio Gyula Thürmer gvidas partian aktivadon en Budapeŝto.


EPĈ: Kian estontecon vi antaŭvidas por KPĈ en Ĉinio kaj en la mondo?


Gyula Thürmer: Ni pensas, ke Ĉinio iras laŭ la ĝusta vojo. Ĉina socialismo eniris en novan epokon. Ĉinio montris sian kapablon atingi grandegajn sukcesojn en scienco kaj teknologio, inkluzive de 5G, medicinaj sciencoj ktp.


Ĉinio ankaŭ montris al la mondo, ke la ĉina demokrata sistemo povas venki KOVIM-19 pli bone, rapide kaj efike ol okcidentaj socioj.


Ĉinio firmanime konservas naciajn suverenecon kaj sekuron. Samtempe Ĉinio povis lanĉi grandajn projektojn inkluzive de "La Zono kaj Vojo".


Ĉinio estas pozitiva forto por la tutmonda ekonomio. Nun kreskanta ondo kontraŭtutmondiĝa kaj komerca protektismo sieĝas la mondon, aldonante necertecon kaj riskon al la tutmonda ekonomio.


Ĉinio efektivigas politikon pri reformado kaj pordmalfermo, liberaligo kaj faciligo de komerco kaj investo por antaŭenigi malferman mondan ekonomion. La klopodoj ne nur helpas plenumi la celojn de la ekonomia kaj socia disvolviĝo de la lando kaj realigi la reprosperon de la ĉina nacio, sed ankaŭ antaŭenpuŝas la tutmondan kreskon kaj la internacian multflankan sistemon.


Ĉinio instigis disvolvi kreskan modelon bazitan sur novigado. Ĝi proponis ankaŭ novajn modelojn kaj metodojn pri tutmonda ekonomio celante starigi solidan fundamenton por nova etapo de kresko kaj prospero.


Ĉinio ĉiam substrekis, ke disvolviĝo estas finfine por la homoj. Homoj devas havi egalan aliron al ŝancoj kaj al la avantaĝoj de la disvolviĝo.


Ĉinio montris efikan modelon por mobilizi ĉiujn kreajn fortojn de la moderna socio, disvolvante en sia propra lando socialismon kun ĉinaj trajtoj.


Ĉinio rekomendas "konstrui homaran komunumon kun komuna estonteco". Ĉinio sin engaĝis por plibonigi tutmondan administradon, transpontante la breĉon inter la evoluintaj kaj evoluantaj landoj kaj por antaŭenigi pli justan kaj akcepteblan internacian ordon.


Duobla cirkulado estas rigardata kiel strategia kaj kungajna elekto por Ĉinio transformi siajn internacian kunlaboron kaj novan konkurenc-kapablon.


Ĉinio proponis la grandiozan programon "La Zono kaj Vojo", kiu iĝas realo kaj alportas riĉajn fruktojn al la partoprenantaj landoj.


Ni deziras, ke KPĈ gvidu la popolon al la ĉina revo pri nacia reprospero kaj al la dua centjara celo -- konstrui Ĉinion kiel grandan modernan socialisman lando. Ni deziras al KPĈ igi Ĉinion prospera, forta, demokrata, kulture progresinta, harmonia kaj bela lando antaŭ la centjariĝo de la Ĉina Popola Respubliko.




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments