El Popola Ĉinio>头条新闻>

9 homoj rilataj kun Tokiaj Olimpikoj testitaj pozitive pri KOVIM-19

| 2021-07-08
Bookmark and Share

Laŭ informo publikigita de la Organiza Komitato de la Tokiaj Olimpikoj kaj tiu de la Paralimpikoj en la 5-a de julio, 9 homoj rilataj al la Tokiaj Olimpikoj estis testite pozitivaj pri KOVIM-19, krom atletoj kaj koncernuloj atingintaj Japanion por kolektiva trejnado.


Ĉiuj el tiuj 9 homoj jam delonge loĝas en Japanio. 7 el ili havas negocon kun homoj ekster la organiza komitato, unu el ili estas dungito de la organiza komitato, kaj unu estas dungito de amaskomunikilo. 


Laŭ la informo de la organiza komitato, inter la 1-a kaj 4-a de julio atingis Japanion el aliaj landoj entute 1 244 homoj, inter kiuj, la nura homo, kiu estis testite pozitiva, estas remkonkursa sportisto el Serbio.


La komitato anoncis ankaŭ, ke je la 11-a horo ĉiutage ili informiĝos pri nov-infektitoj, kio ne inkluzivas la informojn pri atletoj kaj koncernuloj atingintaj Japanion por kolektiva trejnado. Por protekti privatecon de infektitoj, oni ne publikos la informojn pri iliaj ŝtataneco, aĝo, sekso kaj sanstato.


La 1-an de julio ĉe la enirejo de la ĉefa novaĵ-centro de la Tokiaj Olimpikoj oni mezuris korp-temperaturojn kaj kontrolis enirpaperojn de vizitantoj.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments