El Popola Ĉinio>头条新闻>

Apusoj super Tian'anmen-placo

| 2021-07-07
Bookmark and Share

Matene de la 1-a de julio sur la placo Tian'anmen okazis la grandioza kunveno festanta la centjariĝon de la Komunista Partio de Ĉinio. Partoprenantoj ĝoje malkovris, ke multaj apusoj estis flugantaj super la placo. Iuj apusoj flugis tiom malalte, ke oni preskaŭ koliziis kun ili dum leviĝo el seĝo, kaj aliaj apusoj flugis ĉirkaŭ Tian'anmen-turo. Kiel harmonia bildo de homoj kaj apusoj!


Apuso super la placo Tian'anmen


De kie venis la gajaj birdoj? Pri kio ili okupiĝis?


Shi Yang, fakulo pri apusoj el la Pekina Centro de Sovaĝbesta Savado, diris, ke ĉe Zhengyangmen-turo, Donghua-pordego kaj Xihua-pordego de la Imperiestra Palaco de Pekino loĝas multaj apusoj. Laŭ enketo, estas pli ol 1 000 apusoj ĉe Zhengyangmen-turo kaj pli ol 1 000 ĉe Donghua-pordego kaj Xihua-pordego.


"Oni ofte vidas ilin en du lokoj: nesto kaj ejo por manĝado," diris Shi. Apusoj ŝatas manĝi ĉe malplena loko kaj akvosurfaco, kaj ili malfermas buŝon dum flugado. La placo Tian'anmen estas loko por nesto kaj manĝado, do oni vidas multe da ili.


Apuso


Apusoj estas migrantaj birdoj. Fine de marto ĉiujare ili venas al Pekino. Fine de julio ili forlasas Pekinon kaj migras al Sudafriko. La tempo inter la fino de junio kaj frua julio estas la reprodukta sezono de apusoj, kaj tiam la nombro de apusoj atingas la pinton en Pekino.


Kial la apusoj flugis tiom malalte kaj alproksimiĝis al homoj? "Kutime apusoj alte flugas por serĉi manĝaĵojn. Matene de la 1a de julio la aerpremo sur la placo estis relative malalta kaj estis moskitoj kaj insektoj. La apusoj malalte flugis por serĉi manĝaĵojn," klarigis Shi.


Tiutage estis salutpafado sur la placo kaj aviadila prezentado kaj flugigo de balonoj kaj kolomboj super la placo. Ĉu la apusoj ne timis ilin?


Shi diris: "Apuso estas specio, kiu akompanas homojn. Ili kapablas kontraŭ interfero kaj havas fortan adapteblecon. Antaŭe ili nestis en antikvaj konstruaĵoj, kaj nun ili loĝas sur viaduktoj, kie preterpasas aŭtoj."


Nini, maskoto de la Pekinaj Olimpikoj de 2008


En 1870 iu brita sciencisto unuafoje trovis specimenon de apuso en Pekino kaj nomis la novan subspecion "pekina apuso". Pekinanoj afable nomas ĝin "murhirundo". La kapvesta prototipo de Nini, unu el la maskotoj de la Pekinaj Olimpikoj de 2008, devenas de la pekina apuso.


Pro renovigo de la malnova urbo kaj socia disvolviĝo, la nombro de apusoj en Pekino iam malpliiĝis. Antaŭ pli ol dek jaroj la pekinaj organizoj pri konservado de sovaĝaj bestoj, universitataj esplorinstitucioj kaj volontuloj klopodis diversmaniere por revenigi la birdojn. Laŭ la plej novaj donitaĵoj, la nombro de apusoj ene de la kvina ringovojo de Pekino kreskis de 5 000 ĝis 10 000. Oni vidos pli da apusoj en Pekino.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments