El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Aliĝu al konkurso Mondovizio 2021!

| 2021-07-06
Bookmark and Share

Kunhavigu vian talenton kun homoj el la tuta mondo! Estis ĵus anoncita ĉijara konkurso Mondovizio, okazinta la unuan fojon dum la reta IJK de 2020, la konkurso Mondovizio revenos por la 2-a Virtuala Kongreso de UEA! Ĉi tiu "juvelo en la krono" de la junulara programo de VK aspektas kiel tradicia internacia vespero, sed estas pli moderna, pli internacia kaj pli konkurenca ol vi imagas! Ĉu pere de kanto, laŭtlegita poemo, teatraĵo aŭ eĉ montrado de mankreaĵo – ni volas viajn talentajn kontribuojn kaj bonvenigas ĉiun! Kaj plej grave, la plej bonaj kontribuoj ricevos misterajn ekskluzivajn premiojn!



Por partopreni la konkurson, sendu vian kontribuon per WeTransfer al jupo@vk.esperanto.net antaŭ la 21-a de Julio. Ariel Bonkorpa, Siru Laine kaj Tyron Surmon prezentos la konkurson! Manuela Burghelea ĉefgvidas la junularan programon (JuPo) de VK!


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: UEA




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments