Bambua bankedo en Sichuan
En la ĉina provinco Sichuan oni povas gustumi bankedon, en kiu ĉiuj pladoj estas faritaj de bambuo aŭ de io rilata al bambuo, ekzemple pladoj kuiritaj en bambuo aŭ volvitaj de bambufolioj. La pladoj estas tre bongustaj, kaj por ilin akompani oni povas drinki alkoholaĵon, kiun oni injektas en bambuo kaj rikoltas post tri jaroj.

Tranĉitaj bambuŝosoj kun saŭco

Alkoholaĵo ripozita en bambuo

Frititaj bambuvermoj

Viando kuirita en bambuo

Supo el bambuo kaj fungo, kiu kreskas sur bambuo

Pano vaporumita kun bambufolioj

Rizo kuirita en bambuo
Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

No Comments


