El Popola Ĉinio>Kulturo>Vidpunktoj>

Ujgura geedziĝo

| 2021-07-05
Bookmark and Share

Multaj etnoj de Ĉinio havas apartajn tradiciojn pri geedziĝo. Ujgura geedziĝo daŭras du aŭ tri tagojn, kun pluraj apartaj ceremonioj. Dum tiuj tagoj la gefianĉoj kaj iliaj amikoj kaj familianoj multe dancas, kantas kaj ludas muzikilojn. La subaj fotoj monstras la finan parton de la ceremonio. Fianĉino, kun kapo kovrita de vualo, atendas sian fianĉon hejme, kaj li venas kun siaj familianoj kaj amikoj ludante muzikilojn kaj kantante surstrate. Amikinoj de la fianĉino malfaciligas ilian eniron. Post iom da tempo la fianĉo sukcesas eniri la domon kaj kaptas la fianĉinon, kiu estas transportata sur tapiŝo al la centro de la korto. La novedzo estas bonvenigita al la familio, kaj okazas festo kun multe da manĝaĵo, muziko kaj danco.










Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments